3 Godfathers | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 3 Godfathers |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1948 |
Ĝenro | vakera filmo, kristnaska filmo, drama filmo |
Kameraado | Winton Hoch |
Reĝisoro(j) | John Ford |
Produktisto(j) | Merian C. Cooper |
Scenaro | Laurence Stallings • Frank S. Nugent |
Loko de rakonto | Arizono |
Muziko de | Richard Hageman |
Rolantoj | John Wayne • Pedro Armendáriz • Harry Carey • Ward Bond • Mildred Natwick • Jane Darwell • Mae Marsh • Guy Kibbee • Hank Worden • Ben Johnson • Charles Halton • Jack Pennick • Richard Hageman • Harry Tenbrook • Michael Dugan |
Produktinta firmao | Argosy Pictures |
IMDb | |
3 Godfathers (Esperante: 3 Baptopatroj) estas usona vakera filmo de John Ford aperinta en 1948.
Tri gangsteroj (Robert Hightower, William Kearney kaj Pedro Fuerte) prirabas bankon kaj forfuĝas tra dezerto. Meze de dezerto, ili helpas virinon naski bebon. La virino mortas. Ili promesis adopti la infanon kaj ekvojas al Nova Jerusalemo. Nur Robert Hightower sukcesas alveni kun la infano, la kristnaskan vesperon, al Nova Jerusalemo. Arestita, Robert estas kondamnita al minimuma puno de unujara kaj unutaga enkarcerigo. Dume, li konfidas la infanon al la edzino de ŝerifo kiu arestis lin.