44530 Horáková | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 44530 Horáková |
Aliaj nomoj | 1998 YC8; 1985 ON |
Malkovro | |
Malkovrintoj | J. Tichá kaj M. Tichý |
Dato de malkovro | 14-a de oktobro 1998 |
Loko de malkovro | České Budějovice (Ĉeĥio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
386,093 Gm (2,581 AU) 298,973 Gm (1,999 AU) 473,214 Gm (3,163 AU) |
Discentreco | 0,2256 |
Meza anomaliangulo | 9,269° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 11,678° |
Periodo | 1514,429 tagoj (4,146 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
280,509° |
Argum. de periapsido | 89,028° |
Terdistanco - Minimuma |
155,233 Gm (1,0377 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 7,051 ± 0,117 km |
Rotacia periodo | ~6,7 tagoj (~160 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,249 ± 0,032 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,1 |
44530 Horáková estas malgranda, hela kaj malrapide rotacianta asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 14-an de oktobro 1998 de la ĉeĥaj geedzastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý elde la Observatorio Kleť, proksime de České Budějovice en Ĉeĥio.
Ĝi estis nomita en memoro de la ĉeĥa advokatino Milada Horáková (1901–1950), aktivulino por la homaj kaj virinaj rajtoj en la intermilita kaj postmilita periodoj kaj fondistino de la ĉeĥa virina ĵurnalo Vlasta. Ŝi aniĝis al la ĉeĥa kontraŭ-nazia rezistado, postvivis al nazia malliberado (1940-1945) kaj estis poste maljuste ekzekutita en la komunisma Ĉeĥoslovakio.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (44001 – 45000) | Poste: |
---|---|---|
(44529) 1998 YP7 | 44530 Horáková | (44531) 1998 YR8 |