4660 Nereo | |
asteroido | |
Radara bildo de Nereo
| |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 4660 Nereus |
Aliaj nomoj | 1982 DB |
Nomita laŭ | Nereo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
Dato de malkovro | 28-a de februaro 1982 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
222,697 Gm (1,489 AU) 142,517 Gm (0,953 AU) 302,876 Gm (2,025 AU) |
Discentreco | 0,360 |
Meza anomaliangulo | 214,127° |
Klinangulo | 1,432° |
Periodo | 663,408 tagoj (1,816 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 24,41 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
314,475° |
Argum. de periapsido | 157,990° |
Terdistanco - Minimuma |
476 072 km (0,00318 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,33 km |
Rotacia periodo | ~ 0,63 tago (~ 15,1 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,55 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Xe |
Absoluta magnitudo | 18,2 |
4660 Nereo estas tre malgranda, tre hela apolona asteroido, marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido malkovrita la 28-an de februaro 1982 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi ricevis la nomon de la titano Nereo, de la helena mitologio.
Ĝia orbito krucas tiujn de Marso kaj de Tero kun malgranda inklinacio kiu faras de ĝi potence danĝeran objekton:
Ĝi teorie povas proksimiĝi al 476 000 km de Tero.
Pro ĝia proksimeco de paso kun Tero, ĝi estas ebla celo por kosmosondiloj, ekzemple por la programo Near Earth Asteroid Prospector[1]. Ĝi estis la antaŭvidita celo de la japana sondilo Hajabusa, sed pro malfruo de la programo, la flugo estis redirektita al 25143 Itokawa.
Nereo estas observita per radaro. Ĝi aperas kiel ovoforma objekto de 510×330×241 m[2].
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4659 Roddenberry | 4660 Nereo | 4661 Yebes |