La 5-a simfonio de Gustav Mahler estas simfonio por granda orkestro en kvin movimentoj.
Instrumentado:
La unua prezentado de la simfonio okazis la 18-an de oktobro 1904 en koncertejo Gürzenich en Kolonjo; ludis la Gürzenich-Orkestro sub direktado de la komponisto.
La prezentado daŭras ĉ. 70 minutojn.
La simfonio konsistas el jenaj movimentoj:
1-a sekcio
2-a sekcio
3-a sekcio
En kelkaj konsultlibroj kaj sur diversaj sonregistraĵoj oni trovas la kvalifikon de la 5-an simfonio kiel verko en c♯-minora, laŭ la tonalo de la 1-a movimento. Ĉi tiu indiko tamen preteratentas la „progresantan tonalecon“ de la malfruaj simfonioj de Mahler, kiu allasas, kontraste al la formskemo de la klasika simfonio, ke la fina movimento estas en alia tonalo ol la unua. Mahler mem okupiĝis en letero al sia eldonisto detale pri la demando de la tonalo kaj rifuzis nomadon de la 5-a simfonio laŭ tonalo:
La simfonio ekestis grandparte en la jaroj 1901–1902 en Maiernigg kaj Vieno. Mahler faris la instrumentadon en 1903, sed prilaboris ĝin en 1904 kaj denove en 1911, la jaro de sia morto; la lasta versio tamen aperis presite nur en 1964, kadre de la eldono de la kompleta verkaro de Mahler.
La 5-a simfonio estas unu el la plej ŝatataj simfonioj de Mahler. Al ĝia populareco konsiderinde kontribuis la filmo Morto en Venecio de Luchino Visconti (1970), en kiu plurfoje eksonas la Adaĝeto. La ĉi-filme centra rolo de la Adaĝeto staras tamen en kontrasto al ĝia nur intermeza karaktero ene de la simfonio.