5468 Hamatonbetsu | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5468 Hamatonbetsu |
Aliaj nomoj | 1988 BK ; 1962 XH ; 1969 FL ; 1985 QQ6 |
Nomita laŭ | Hamatonbetsu vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Masaru Mukai kaj Masanori Takeishi |
Dato de malkovro | 16-a de januaro 1988 |
Loko de malkovro | Kagoŝima ( Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
430,028 Gm (2,875 AU) 334,321 Gm (2,235 AU) 525,734 Gm (3,514 AU) |
Discentreco | 0,223 |
Meza anomaliangulo | 277,558° |
Klinangulo | 11,960° |
Periodo | 1780,143 tagoj (4,874 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,54 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
135,086° |
Argum. de periapsido | 69,483° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 22,21 ± 1,3 km |
Rotacia periodo | ~ 1,751 tago (~ 42,02 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0748 ± 0,010 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 11,7 |
5468 Hamatonbetsu estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de januaro 1988 de la japanaj astronomoj Masaru Mukai kaj Masanori Takeishi elde la observatorio de Kagoŝima, en la insulo Kiuŝuo.
Ĝi ŝuldas sian nomon al la urbeto Hamatonbecu (japane 浜頓別町, Hamatonbetsu-chō) en Soja-subgubernio norde de Hokajdo, kie loĝas la dua malkovrinto. La marĉo kaj lago ĉirkaŭ la urbeto, enloĝataj de multenombraj akvobirdoj, estas registrataj de la Ramsar-Interkonsento.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
(5467) 1988 AG | 5468 Hamatonbetsu | (5469) 1988 BK4 |