6478 Gault | |
asteroido | |
![]() | |
ĉefzona kometo | |
---|---|
Oficiala nomo | 6478 Gault |
Aliaj nomoj | 1988 JC1 ; 1995 KC1 |
Nomita laŭ | Donald E. Gault vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 12-a de majo 1988 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
344,891 Gm (2,305 AU) 277,884 Gm (1,858 AU) 411,897 Gm (2,753 AU) |
Discentreco | 0,194 |
Meza anomaliangulo | 333,740° |
Klinangulo | 22,800° |
Periodo | 1278,593 tagoj (3,501 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,61 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
183,621° |
Argum. de periapsido | 83,142° |
Fizikaj ecoj | |
Rotacia periodo | 2,4929 h vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,1 |
6478 Gault estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de majo 1988 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar en Kantono San Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi estis nomita en memoro de Donald E. Gault (1923–1999), fakulo pri la procezoj de kraterformiĝo pro alfrapo. Gault aplikis sian spertecon al Luno, Marso kaj Merkuro.
En januaro 2019, kometa vosto estis observita ĉirkaŭ 6478 Gault, tamen tiu rokeca asteroido ne entenas vaporiĝemajn komponaĵojn : estas elĵeto da polvo pro la rapida rotacio de la asteroido, plirapidigita pro la efiko YORP.[1][2]
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
(6477) 1988 AE5 | 6478 Gault | 6479 Leoconnolly |