6615 Plutarko | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 6615 Plutarchos |
Aliaj nomoj | 9512 P-L; 1991 EW |
Nomita laŭ | Plutarĥo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 17-a de oktobro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
324,502 Gm (2,169 AU) 283,218 Gm (1,893 AU) 365,787 Gm (2,445 AU) |
Discentreco | 0,1272 |
Meza anomaliangulo | 206,705° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 1,798° |
Periodo | 1166,910 tagoj (3,195 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 20,22 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
129,360° |
Argum. de periapsido | 81,179° |
Terdistanco - Minimuma |
133,052 Gm (0,8894 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 3,14 ± 0,04 km Ĉefa korpo : 3,04 ± 0,04 km |
Rotacia periodo | 0,09686 tago (2,3247 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,412 ± 0,066 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,72 |
6615 Plutarko estas tre malgranda, neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de oktobro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden.
En la kadro de la Palomar–Leiden survey (enketo Palomar–Leiden), Tom Gehrels fotis la ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de 122 cm de la Monto Palomar (Kalifornio). La fotaj platoj tiel eksponitaj, senditaj en Leiden (Nederlandon), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.
Ĝi estis nomita en memoro de la antikva greka historiisto biografiisto kaj filozofo Plutarko de Kerono (greke Πλούταρχος , ĉ. 46 – ĉ. 125).
Ĝia satelito estis identigita de Julian Oey, Donald P. Pray kaj Petr Pravec per observo de ĝia luma kurbo inter la 14-a kaj la 21-a de aprilo 2007, anoncita en oktobro 2007.
Ĝia orbito havas duonan grandakson de ĉirkaŭ 9,4 km, kun orbita periodo de 1,668 ± 0,004 tago (40,032 ± 0,1 horoj). Ĝi havas diametron de 0,79 ± 0,09 km; ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6614 Antisteno | 6615 Plutarko | 6616 Plotino |