7128 Misawa | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7128 Misawa |
Aliaj nomoj | 1991 SM1 ; 1969 TL5 ; 1980 TX8 ; 1986 XY |
Nomita laŭ | Katsue Misawa vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Kin Endate kaj Kazuro Watanabe |
Dato de malkovro | 30-a de septembro 1991 |
Loko de malkovro | Kitami (Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
468,566 Gm (3,132 AU) 373,682 Gm (2,498 AU) 563,451 Gm (3,766 AU) |
Discentreco | 0,202 |
Meza anomaliangulo | 311,429° |
Klinangulo | 2,732° |
Periodo | 2024,728 tagoj (5,543 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,82 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
237,321° |
Argum. de periapsido | 101,844° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 13,775 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,085 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,8 |
7128 Misawa estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 30-an de septembro 1991 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio, Hokajdo.
Ĝi estis nomita en honoro de la japana amatora astronomo Katsue Misawa, (1885–1937). Kvankam li havis nur malgrandan edukon, li sukcesis fariĝi instruisto pri geografio en altlernejo. Liaj unikaj edukaj metodoj estis tre estimitaj en la historio de la japana edukado. En astronomio, li sisteme observis la sunmakulojn de 1921 al 1934, ĝis kiam sia difektiĝinta vido malpermesis tion. La datumoj, kiujn li akiris, estis utilegaj, ĉar tiatempe, la datumoj de eksterlandoj alvenis en Japanion nur port longa malfruo.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7127 Stifter | 7128 Misawa | (7129) 1991 VE1 |