719 Albert | |
asteroido | |
terrenkonta asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 719 Albert |
Aliaj nomoj | 1911 MT; 2000 JW8 |
Nomita laŭ | Albert Salomon von Rothschild vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Johann Palisa |
Dato de malkovro | 3-a de oktobro 1911 |
Loko de malkovro | Vieno |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
393,746 Gm (2,632 AU) 176,459 Gm (1,180 AU) 611,033 Gm (4,085 AU) |
Discentreco | 0,552 |
Meza anomaliangulo | 264,909° |
Klinangulo | 11,547° |
Periodo | 1 555,5034 tagoj (4,27 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,87 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
184,093° |
Argum. de periapsido | 155,672° |
Terdistanco - Minimuma |
30,167 Gm (0,2017 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2,4 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,4 × 1013 kg ~ 2000 kg/m3 ? ~ 0,0007 m/s² ~ 0,0013 km/s |
Rotacia periodo | 0,2417 tago (5,802 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 171 K |
Geometria albedo | ~ 0,12 al 0,15 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 15,8 |
719 Albert estas tre malgranda marsrenkonta asteroido de la Amora familio.
Ĝi estis malkovrita de la aŭstra astronomo Johann Palisa la 3-an de oktobro 1911 elde la observatorio de Vieno.
Ĝi ricevis la antaŭnomon de la barono Albert Salomon von Rothschild, mecenato de la Observatorio de Vieno, kiu estis mortinta antaŭ nelonge.
Sed, pro malprecizo en la orbitaj mezuroj, la asteroido estis perdita, kaj retrovita nur en 2000[1], de Jeffrey A. Larsen, surbaze de datenoj de la projekto Spacewatch, en kiu ĝi estis ricevinta la provizoran nomon 2000 JW8[2].
Oni tiam konstatis, ke ĝia orbita periodo estas 4,28 jaroj anstataŭ 4,1 jaroj, kalkulitaj en 1911; tio, kio estis la kialo de ĝia perdo.
En septembro 2001, 719 Albert pasis je malpli ol 0,3 astronomiaj unuoj de Tero. Oni tiam mezuris ĝian rotaciperiodon (5,802 h) kaj ĝian absolutan magnitudon[3]. Hipotezante ĝian albedon al 0,12, oni kalkulis ĝian diametron al 2,8 km. Sur hipotezo de albedo de 0,15, ĝia diametro estus 2,4 km.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
718 Erida | 719 Albert | 720 Bohlinia |