7599 Munari | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7599 Munari |
Aliaj nomoj | 1994 PB ; 1989 TD11 |
Nomita laŭ | Ulisse Munari vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Maura Tombelli kaj Andrea Boattini |
Dato de malkovro | 3-a de aŭgusto 1994 |
Loko de malkovro | San Marcello Pistoiese |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
459,624 Gm (3,072 AU) 378,905 Gm (2,533 AU) 540,343 Gm (3,612 AU) |
Discentreco | 0,176 |
Meza anomaliangulo | 79,047° |
Klinangulo | 7,278° |
Periodo | 1967,044 tagoj (5,385 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,00 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
232,677° |
Argum. de periapsido | 205,288° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8,822 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,172 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,7 |
7599 Munari estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de aŭgusto 1994 de la italaj geastronomoj Maura Tombelli kaj Andrea Boattini elde la Observatorio de la Montoj Pistoiese en provinco de Pistojo (Italio).
Ĝi estis nomita en honoro de la itala astronomo Ulisse Munari, ano de la direktoraro de la observatorioj de Padovo kaj de Asiago de 1990. Liaj esploroj temas pri la simbiozaj novaoj, kataklismaj variantaj steloj, novaoj kaj malfermitaj stelamasoj, kaj ankaŭ pri asteroidoj. Kiam li estis studento, li fondis la Sekcion pri Malgrandaj Planedoj de la Itala Nacia Amatora Organizo, kaj li nun ankoraŭ gardas ligatecon kun amatoroj, permesante, ke ili uzu iujn el la italaj profesiaj teleskopoj. La malkovrintoj trovis siajn unuajn asteroidojn per unu el ĉi-tiuj instrumentoj.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
(7598) 1994 CS | 7599 Munari | 7600 Vacchi |