7604 Kridsadaporn | |
asteroido | |
Orbito de 7604 Kridsadapono
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7604 Kridsadaporn |
Aliaj nomoj | 1995 QY2; 1984 QD1 ; 1991 CF3 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro | 31-a de aŭgusto 1995 |
Loko de malkovro | Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Marsrenkonta asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
465,255 Gm (3,110 AU) 197,714 Gm (1,322 AU) 732,796 Gm (4,898 AU) |
Discentreco | 0,575 |
Meza anomaliangulo | 49,983° |
Klinangulo | 20,456° |
Periodo | 2003,304 tagoj (5,485 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
147,283° |
Argum. de periapsido | 266,246° |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Absoluta magnitudo | 13,7 |
7604 Kridsadaporn estas marsrenkonta asteroido, malkovrita la 31-an de aŭgusto 1995 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
Ĝi estis nomita en memoro de Kridsadaporn Ritsmitchai (1964–2004), naskiĝita en Songkhla (Tajlando). Ŝi kaj sia edzo Martin Callaway vivis kaj laboris en la Observatorio de Siding Spring. Ŝi estis tragike mortigita en trafikacidento. La taja antaŭnomo "Kridsadaporn" (taje กฤษดาพร [krìsàdāːphōn]) signifas "Dia beno".
Pro ĝia discentra orbito, Kridsadaporn estas klasifikata kiel "Nekutima Malgranda Planedo"[1] de la Minor Planet Center. Ĝi estas verŝaine estingita kometo, tie estas, kometo, kiu perdis siajn vaporiĝemajn materialojn.
Studo pri la evoluo de tiu orbito montras, ke, pro orbita resonanco kun Jupitero, ĝi povos iĝi terrenkonta aŭ jupiterrenkonta asteroido, aŭ esti forpelita el la sunsistemo sur periodo de grandordo de 10 000 jaroj.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7603 Salopia | 7604 Kridsadaporn | 7605 Cindygraber |