8474 Rettig | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 8474 Rettig |
Aliaj nomoj | 1985 GA1; 1992 NQ |
Nomita laŭ | Terrence Rettig vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Edward L. G. Bowell |
Dato de malkovro | 15-a de aprilo 1985 |
Loko de malkovro | Flagstaff (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
332,750 Gm (2,224 AU) 275,549 Gm (1,842 AU) 389,951 Gm (2,607 AU) |
Discentreco | 0,172 |
Meza anomaliangulo | 110,290° |
Klinangulo | 5,906° |
Periodo | 1211,679 tagoj (3,317 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,97 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
132,698° |
Argum. de periapsido | 141,745° vd |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 4,19 ± 0,94 km Ĉefa korpo : 3,18 ± 0,95 km |
Rotacia periodo | 1,2725 tago (30,54 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,354 ± 0,121 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,9 |
8474 Rettig estas tre malgranda, treege hela kaj nerapide rotacianta duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de aprilo 1985 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono, Usono).
Ĝi estis nomita en honoro de la usona planeda astronomo Terrence W. Rettig,[1] instruisto ĉe la Universitato de Notre Dame, kiu studis la kometojn kaj la evoluon de la regionoj de formiĝo de planedoj ĉirkaŭ la junaj steloj. Li estis ankaŭ Direktoro pri Fiziko de la specialaj programoj de la National Science Foundation.
Ĝia satelito estis malkovrita la 19-an de majo 2015 de V. G. Chiorny, V. Benishek, P. Pravec, P. Kušnirák, Yu. N. Krugly, J. Oey, R. Groom, V. Reddy, D. Pray, W. Cooney Jr., J. Gross, D. Terrell, V. Azyazian, V. Zhuzhanidze, R. Montaigut, A. Leroy kaj I. Molotov per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 26-an de julio 2015.
Tiu satelito havas estimatan diametron de almenaŭ 2,73 km, orbitan duonan grandakson estimata je 9,6 km kaj orbitan periodon de 1,2725 tago (30,54 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas 30,54 horoj, kiel la ĉefa korpo : ambaŭ korpoj estas en ligita rotacio.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (8001 - 9000) | Poste: |
---|---|---|
(8473) 1984 SS5 | 8474 Rettig | 8475 Vsevoivanov |