90376 Kossuth | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 90376 Kossuth |
Aliaj nomoj | 2003 VL |
Nomita laŭ | Lajos Kossuth vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Sárneczky kaj Mészáros |
Dato de malkovro | 5-a de novembro 2003 |
Loko de malkovro | Mátraszentimre (Hungario) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
459,194 Gm (3,070 AU) 439,240 Gm (2,936 AU) 479,149 Gm (3,203 AU) |
Discentreco | 0,04346 |
Meza anomaliangulo | 82,296° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 11,864° |
Periodo | 1964,289 tagoj (5,378 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
37,005° |
Argum. de periapsido | 329,303° |
Terdistanco - Minimuma |
290,685 Gm (1,943 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,1 |
90376 Kossuth estas asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 5-an de novembro 2003 de la hungaraj astronomoj Sárneczky Krisztián kaj Mészáros Szabolcs elde la Stacio de Piszkéstető de la Konkoly Observatorio, proksime de Mátraszentimre (Hungario).
Ĝi estis nomita en memoro de la hungara advokato, ĵurnalisto kaj politikulo Lajos Kossuth (1802–1894), guberniestro-prezidento de Hungario dum la Hungara Revolucio de 1848-1849. Li estis vaste honorita dum sia vivo, inklude en Britio kaj Usono kiel batalinto de la libereco kaj advokato de la demokratio en Eŭropo.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (90001 – 91000) | Poste: |
---|---|---|
(90375) 2003 UX257 | 90376 Kossuth | 90377 Sedno |