9676 Eijkman | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9676 Eijkman |
Aliaj nomoj | 2023 P-L ; 1987 SL12 |
Nomita laŭ | Christiaan Eijkman vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 24-a de septembro 1960 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
460,987 Gm (3,082 AU) 385,524 Gm (2,577 AU) 536,450 Gm (3,586 AU) |
Discentreco | 0,1637 |
Meza anomaliangulo | 326,906° |
Klinangulo | 0,6139° |
Periodo | 1975,803 tagoj (5,409 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,98 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
322,308° |
Argum. de periapsido | 357,145° |
Terdistanco - Minimuma |
233,774 Gm (1,563 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 9,961 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,071 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,4 |
9676 Eijkman estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geastronomoj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.
Por tiu kampanjo, Tom Gehrels fotis la noktan ĉielon en septembro kaj oktobro 1960 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar. La fotaj platoj, senditaj en Leiden (Nederlando), estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.
La asteroido estis nomita en memoro de la nederlanda kuracisto Christiaan Eijkman (1858–1930), kun-ricevinto kun Frederick Gowland Hopkins de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino en 1929 pro lia malkovro de la tiamino (aŭ vitamino B1). Lia studo pri la malsano beribero, estigita pro manko de iaj nutraj substancoj, gvidis lin al la malkovro de la vitaminoj.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (9001 - 10000) | Poste: |
---|---|---|
(9675) 1998 QK36 | 9676 Eijkman | 9677 Gowlandhopkins |