9964 Hideyonoguchi | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9964 Hideyonoguchi |
Aliaj nomoj | 1992 CF1 ; 1982 VM6 ; 1996 KP1 |
Nomita laŭ | Hideyo Noguchi vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Tsutomu Seki |
Dato de malkovro | 13-a de februaro 1992 |
Loko de malkovro | Geisei (gubernio Koĉi) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
369,509 Gm (2,470 AU) 314,216 Gm (2,100 AU) 424,802 Gm (2,840 AU) |
Discentreco | 0,1496 |
Meza anomaliangulo | 111,420° |
Klinangulo | 6,220° |
Periodo | 1417,908 tagoj (3,882 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,95 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
356,510° |
Argum. de periapsido | 270,788° |
Terdistanco - Minimuma |
163,699 Gm (1,0943 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,3 |
9964 Hideyonoguchi estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 13-an de februaro 1992 de la japana astronomo Tsutomu Seki elde Geisei en la gubernio Koĉi (Japanio).
Ĝi estis nomita en memoro de la japana bakteriologiisto Noguĉi Hidejo (japane : 野口 英世, 1876–1928) de Inaŭaŝiro (gubernio Fukuŝima). Brulvundita en sia infanaĝo, li turnis sin al la medicino kaj faris gravajn realigojn en la Instituto Rockefeller por la Medicina Esplorado (nun, Universitato Rockefeller). Li mortis pro flava febro en Afriko, dum li esploris pri ĉi-tiu malsano.
la asteroido estis unue erare nomita 9964 Hideonoguchi[1] antaŭ, ke ĝia nomo estis korektita.[2]
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (9001 - 10000) | Poste: |
---|---|---|
9963 Sandage | 9964 Hideyonoguchi | 9965 GNU |