Abasár | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3261 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 470 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 94 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 48′ N, 20° 0′ O (mapo)47.8023720.0075Koordinatoj: 47° 48′ N, 20° 0′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 26,25 km² (2 625 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Abasár [abaŝAr] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös. Ĝis 1903 la oficiala nomo estis Sár.
Abasár situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Gyöngyös troviĝas 8 km-ojn for.
La vilaĝo estis loĝata dum la pratempoj. La unua mencio devenis el 1261 en formo Saár. La kampoj apartenis al familio Aba ĝis 1522. La plej fama familiano estis reĝo Sámuel Aba, kies tombo estis tie trovita dum konstruado de keloj. Abasár estas tutlande konata pro vinkulturo. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, klubo de gemaljunuloj, helpservo por handikapuloj.