Abraham ben David | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1119 en Narbonne |
Morto | 27-an de novembro 1198 (78-jaraĝa) en Vauvert |
Lingvoj | hebrea |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infano | Isaako la Blinda |
Parencoj | Abraham ben Isaac of Narbonne (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | filozofo rabeno |
Verkoj | Baʻalé ha-nefesh |
Abraham ben DAVID (ĉirkaŭ 1125 – 27a de Novembro 1198),[1] konata ankaŭ pere de la mallongigo RABaD (el Rabbeinu Abraham ben David) Ravad, Ravaad aŭ RABaD III, estis provenca rabeno, granda komentisto pri la Talmudo, la Sefer Halaĥot de la rabeno Jitzhak Alfasi kaj la Miŝne Tora de Maimonides, kaj estas konsiderata kiel patro de la Kabalo kaj unu el la ŝlosilaj kaj gravaj ligiloj en la ĉeno de la judaj mistikistoj.
Lia patrinflanka avo estis fama Rabeno Jitzhak aŭ Jakov Ibn Baruĥ de Mérida (1035–1094). Aliaj familianoj estis gravaj judaj intelektuloj. Li mem loĝis en Lunel, Montpellier kaj Posquières, kie li zorgis pri malriĉaj studentoj.
Plej el liaj verkoj estas perditaj, sed kelkaj survivas, kiel la "Sefer Ba'alei ha-Nefeŝ" (Libro pri konscienculo), traktato pri la reguloj pri virinoj, publikigita en 1602, kaj lia komentario pri Torath Kohanim, publikigita en 1862 en Vieno.