Adam Müller-Guttenbrunn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adam Müller-Guttenbrunn | |||||
Naskonomo | Adam Müller | ||||
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1852 en Zăbrani | ||||
Morto | 5-an de januaro 1923 (70-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Piarist High School, Timișoara (en) vd | ||||
Partio | Greater German People's Party (en) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Michl Vetter • Franz Josef Gerhold • Ignotus vd | ||||
Okupo | politikisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adam MÜLLER-GUTTENBRUNN, vere Adam Müller, pseŭdonime: Franz Josef Gerhold, Ignotus, Michl Vetter, Figaro, (naskiĝinta la 22-an de oktobro 1852 en Zăbrani, mortinta la 5-an de januaro 1923 en Vieno), estis hungarlanda germanlingva verkisto, ĵurnalisto, teatrestro, kritikisto kaj politikisto. Li konsideratas ĉefa figuro de la moderna literaturo de la banataj ŝvaboj; kelkaj liaj verkoj estis antisemitismaj. Multajn jarojn li vivis kaj agadis en Vieno.
Estante filo eksteredzeca de kamparano kaj filino de ĉarfaristo kaj ano de malplimulto etna li plurflanke havis socialajn malavantaĝojn. Post la bazlernejo li frekventis lernejon en Timișoara kaj faris diversajn laborojn. Sian fiaskon ĉe la renomita gimnazio de la piaristoj en Timișoara li eksplikis per la abrupta enkonduko de la hungara lingvo kiel instrua idiomo en la kadro de kreskanta hungarigo post la Aŭstra-hungara interkonsento en 1867.[1] Inter 1865–68 li trejniĝis fare de la onklo Johann Guthier kiu estis militkuracisto kaj barbiro. En 1870 li venis al Vieno, por pliprofundigi la konojn militkuracistajn, ĉe la Josephinum-kolegion; sed en la ĉefurbo li preferis la viziton de komerca lernejo inter 1871 kaj 1873 trapasante kurson de telegrafisto. Inter 1873 kaj 1879 li ĉi-tiumetie laboris en Linz kaj Bad Ischl. Aŭtodidakte li pluklerigis sin ĉe la filozofia fakultato verkante teatraĵojn, kiuj impresis la burgteatrejo-direktoron Heinrich Laube. Laube iĝis lia apoganto kaj Müller-Guttenbrunn povis sekve permesi al si eksetli en Vieno en 1879.
La Decembra konstitucio de decembro 1867 ebligis ne nur nacian memstarecon de la hungaroj sed - almenaŭ teorie - samrajtigis ĉiujn judojn. Anoj de germanlingvaj malplimultoj ene de Aŭstrio-Hungario kaj judoj jidlingvaj sekve amase venis Vienon kun pli malfremda kulturo ol urboj hungar- aŭ slavlingvaj. Dum tiaj rapidegaj ŝanĝoj naskiĝis ĉe multaj vienanoj idealigitaj revoj pri malnova Vieno harmonia kaj malmultetna. Müller-Guttenbrunn ekkonis tiun deziron kaj lerte esprimis ĝin enverkare.
En sia publicaĵo Wien war eine Theaterstadt (1884), atakante la vienan opereton, li kiĉe desegnis la belajn tempojn de Ferdinand Raimund kaj Johann Nestroy.[2]. Por malhelpi tion li postulis dividon laŭ ĝenroj kaj specialigon de vienaj teatrejoj laŭ modelaj pariza kaj berlina. Por li troa konkuro estus detrua kaj malstabiliganta faktoro. En 1883 li ekverkis ĵurnaliste por "Deutschen Wochenschrift" kaj ekde 1886 li gvidis la felietonon de la viena gazeto Deutsche Zeitung. En 1886 li edzinigis Adele, kun kiu li havis tri filojn (Herbert, Manfred kaj Roderich, kaj filinon, Eva. Dum sia viena tempo li iĝis ano de la framasonisma loĝio Zukunft en Bratislavo.
Inter 1893 kaj 1896 Müller-Guttenbrunn direktoris ĉe la ĵus fondita Raimund-teatrejo. Li kaj lia artista konsilanto Hermann Bahr interpretis teatron kiel parolejon por klasikaj popolteatraĵoj, kio ja preferindus al grandburĝa "operetodekacendo". Alexander Girardi, Eleonora Duse, Max Reinhardt, Louise Dumont kaj Adele Sandrock rajtis surscenejanti ĉi tie. Müller-Guttenbrunn provis efektivigi siajn konservativajn ideojn kaj strebis je novigo de la viena teatro laŭ naciema spirito. Sed pro la ensceniĝmalpermeso de multaj modernaj furoraĵoj lukra tenado maleblis kaj la tuto fiaskis finance. Do inter 1898 kaj 1903 li estris la novan Volksoper - denove sen sukceso; bankroto teatreja sekvis en la jaro 1902-a. En skribaĵo oficiala adresita je urbestro Karl Lueger, Müller-Guttenbrunn glorigis sin en 1903 pro kontraŭjudisma teatroprogramo sia.[3]
La surscenigo de teruraj antisemitismaĵoj kiel Söhne Israels de la ruso Litwin Kriloff aŭ de Harte Hände de la polo Roman Bożykowski malpermesitis fare de la aŭtoritatoj de Malsupra Aŭstrio kion Müller-Guttenbrunn priplendis.[4] Felix Salten nomis la teatradon de Müller-Gutenbrunn kontraŭjuda kalumnia fiagitado (antisemitisches Hetztheater).[5]
Müller-Guttenbrunn flegis skribi sub la pseŭdononimo Ignotus. En 1897 li iĝis prezidanto de la porverkista kooperativo naciema kaj kontraŭjudisma Deutsch-österreichische Schriftstellergenossenschaft. Sub la pseŭdonimo Franz Josef Gerhold li publikigis la romanon Gärungen – Klärungen kie prezentatas la legendo de Ahasvero; la judaj fruktoj de socialdemokratio aŭ liberalismo konsideratu malamikegaj por la germana popolo.[6] La viena verkisto kaj universitata bibliotekisto Karl Wache laŭdegis la verkon en la jaro 1930-a.[7] En 1919 Müller-Guttenbrunn anis ĉe Grandgermana Unuiĝo kaj kandidatis por la balotdistrikto I; li mallongan tempon parlamentanis.
Post la frua pensiiĝo kiel ĵurnalisto kaj la retiriĝo el la publika vivo Müller-Guttenbrunn pli intense dediĉis sin je verkado; dum al lastaj 15 vivojarojn li skribis ĉefe trivialajn folklorromanojn. Vojaĝo en la banatan patrujon entreprenita en la jaro 1907-a inspiris lin je tio; intrige temis antaŭ ĉio pri la germanlingva malplimulto en Hungarujo. La antologio Schwaben im Osten, eldonite en 1911 en Heilbronn, unuigas unuafoje verkojn de diversaj bantŝvabaj verkistoj. La prisetlista romano Die Glocken der Heimat pri la sorto de la komunumo Knićanin gajnis la Bauernfeld-premion. La novelo Der kleine Schwab troviĝis en ĉiuj legolibrojn lernejajn en la epoko dum la du mondmilitoj.
Ĉefa verko lia estas la romano Der große Schwabenzug (1913), priskribinte la ĉedanubanojn venintajn en la 18-a jarcento el Suduesta Germanujo. Por ili kutimiĝis la nomo Danubŝvaboj. Ilia dialekto plej similas al la frankoniaj. La ŝtate permesita germana literaturrondo en Timișoara de la loka porverkista societo portis ekde 1968 nomon lian (AMG-Kreis). Inter la membroj estis i.a. la literaturnobelpremiita Herta Müller kiel ankaŭ la eksaj anoj de Aktionsgruppe Banat Rolf Bossert, Richard Wagner, Johann Lippet kaj William Totok sed ankaŭ la verkistoj Joachim Wittstock, Horst Samson (sekretario de la AGM-klubo de 1981 ĝis la malpermeso en oktobro 1984), Balthasar Waitz, Hellmut Seiler, Eduard Schneider (AMG-klubsekretario ĝis 1984), honora prezidanto Franz Liebhard (alinome Róbert Reiter, membro de la ekspresionisma rono ĉirkaŭ Lajos Kossuth kaj la budapeŝta gazeto "Ma"), Stefan Heinz (alinome Hans Kehrer), Ludwig Schwarz kaj Nikolaus Berwanger, estro inter 1968 kaj 1984.
Müller-Guttenbrunn ricevis honoran tombon sur la Centra Tombejo de Vieno (grupo 0, vico 1, numero 38). En 1935 en la 14-a urbodisktrikto viena, en Penzing strato nomiĝis pro li. Ankaŭ en Linz kaj Salzburg kaj en Frankenthal-Eppstein oni povas promeni sur Müller-Guttenbrunn-stratoj. En la Adam-Müller-domo en Timișoara gastas la tutbanata filio de DFDR, la Germana kulturcentro kaj oldulejo. La Literaturrondo de Timișoara aljuĝas la "Adam-Müller-Guttenbrunn-literaturpremion". En Arad eblas frekventi Müller-Guttenbrunn-lernejon kun germana instrulingvo kaj en la naskiĝdomo en Zăbrani instalitis muzeo. En Badenio-Virtembergo, en Mosbach-Masseldorn, estas du memorejoj kaj lernejo nomita por li. Alia lernigejo troviĝas en Fürth (Odenwald). En Stuttgart vivas estas maljunulejo portanta lian nomon.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adam Müller-Guttenbrunn en la germana Vikipedio.