Adolf Bernard Meyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adolf Bernhard Meyer | |||||
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1840 en Hamburgo | ||||
Morto | 5-an de februaro 1911 (70-jaraĝa) en Berlino | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Vieno Universitato de Zuriko Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo zoologo entomologo ornitologo etnologo vd | ||||
Laborkampo | Antropologio, zoologio, entomologio, ornitologio kaj etnologio vd | ||||
Aktiva en | Sulaveso vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Adolf Bernhard Meyer (naskiĝis la 11-an de oktobro 1840 en Hamburgo, mortis la 22-an de aŭgusto 1911 en Dresdeno) estis germana antropologo, ornitologo, entomologo kaj herpetologo.
Meyer estis edukita en la universitatoj de Göttingen, Vieno, Zuriko kaj Berlino. Li iĝis direktoro de la Antropologia kaj Etnografia Muzeo de Dresdeno en 1874 kaj pluis en tiu posteno ĝis sia retiriĝo en 1905. Li veturis al Sudorienta Azio ĉe la fino de la 19a jarcento.
La Mejera paradizbirdo (Epimachus meyeri) ricevis lian nomon kiam la specio estis malkovrita en 1884. Li publikigis klasigon de birdoj, inter ili de la Karola parotio (Parotia carolae), la Stefania astrapio (Astrapia stephaniae), la Ruĝkrona dikeo (Dicaeum geelvinkianum), kaj la Takaheo (Porphyrio hochstetteri).
Krom birdoj li faris studon pri simioj. Li konstruis la dunoman nomon Tarsius sangirensis por la Sangira tarsio, malgranda simio trovita en aparta insulo de Indonezio en 1897.
La birdokolekto de Meyer el Sudorienta Azio krom skaraboj kaj papilioj kolektitaj en Sulaveso kaj Novgvineo estas nun en la Staatliches Museum für Tierkunde Dresden.
Li studis ankaŭ amfibiojn kaj reptiliojn, priskribante kelkajn novajn speciojn de lacertojn endemiajn de Novgvineo.[1]