Adolphe Boucard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1839 en Eysines |
Morto | 15-an de marto 1905 (65-jaraĝa) en Hampstead |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | ornitologo entomologo |
Adolphe Boucard (naskiĝis en 1839, mortis la 15-an de marto 1905) estis franca ornitologo kiu kolektis etende en Meksiko kaj Centrameriko. Li koncentriĝis pri kolekto de kolibroj, vendis sian sciencan birdohaŭtan kolekton al naturhistoriaj muzeoj kaj liveris ankaŭ por la plumokomerco. Li publikigis la gazeton The Hummingbird (la kolibro, 1891–95). Li pasis siajn lastajn jarojn en Anglio ĉe la Insulo Wight kaj mortiĝis ĉe sia filo en Hampstead.
Specio nomita laŭ la nomo de Boucard estas la Bukarda tinamo Crypturellus boucardi (konata ankaŭ kiel Ardezbrusta tinamo) kun nomo atribuita en 1859 de Philip Sclater.