Aimé Michel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Aimé Louis Michel | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1919 en Saint-Vincent-les-Forts | |
Morto | 28-an de decembro 1992 (73-jaraĝa) en Saint-Vincent-les-Forts | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto filozofo nifologo ![]() | |
Filozofo ![]() | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aimé MICHEL (naskiĝis 1919 en montara vilaĝo de Provencaj alpoj de familio de kamparanoj, mortis en 1992) estis franca filozofo. Atako de poliomjelito malhelpis lin sekvi la vojon de siaj prapatroj kaj igis lin studi; licencita pri filozofio, li enigis en 1943 en la francan radion per konkurso pri son-inĝeniero. Li poste laboris en ties esplora sekcio, ĝis sia emeritiĝo en 1974.
Li verkis malmultajn librojn, kaj li precipe konatiĝis pere de artikoloj en diversaj revuoj.
Li interesiĝis pri nekutimaj kapabloj de la homa menso ĉe kelkaj, ankaŭ ĉe bestoj, pri neklarigitaj fenomenoj, pri Nifoj (Neidentigitaj Flugantaj Objektoj), pri la problemo de vivo sur aliaj planedoj en la kosmo, kaj ties teoriaj konsekvencoj, pri kio povus esti la estonto de disfaldiĝo de la menso. Li havis pri tio tre originalajn kaj transirantajn ideojn.
Citaĵo: "Pri la homo kion kapablus diri la heliko?"