Al Smith | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Alfred Emanuel Smith | ||||
Naskiĝo | 30-an de decembro 1873 en Manhatano | ||||
Morto | 4-an de oktobro 1944 (70-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Calvary Cemetery (en) vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Infanoj | 5 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Nov-Jorko • Albany vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alfred Emanuel SMITH (30a de decembro, 1873 – 4a de oktobro, 1944) estis usona politikisto kiu servis kvar regotempojn kiel Guberniestro de Novjorkio kaj estis kandidato de la Demokrata Partio al la Usona Prezidenteco en 1928.
Kiel multaj aliaj novjorkaj politikistoj de lia epoko, li estis ligita al la fama politika maŝinaro Tammany Hall kiu kontrolis la politikon en Novjorko, kvankam li restis persone neenkotigita pro korupto.[1] Smith estis forta kontraŭanto de la Malpermeso (pri alkoholaĵo), kiu ne devis esti plifortigita en lia opinio, kaj li rigardis kiel super-etendo de la registara konstitucia povo. Li estis ankaŭ la unua katoliko kiu estis nomumita de unu el la du grandaj partioj. Lia kandidateco allogis katolikajn voĉdonojn, speciale de virinoj, kiuj ĵus estis ricevintaj federacian balotrajton. Ĝi ankaŭ allogis la kontraŭ-katolikajn voĉdonojn, kio estis speciale forta inter blankaj konservativaj demokratoj en Suda Usono, kvankam Smith estis sukcesa ankaŭ ene de la ŝtatoj de la Profunda Sudo.[2][3]