Albert Jacquard | |
---|---|
Albert Jacquard en Majo 2009 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Albert Marie Joseph Jacquard |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1925 en 1-a Arondismento de Liono |
Morto | 11-an de septembro 2013 (87-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | Leŭkemio |
Tombo | Pariza tombejo de Bagneux |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Francio |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo Universitato de Tuluzo III Paul Sabatier - Doktoro (–1972) Universitato Stanford Universitato de Tuluzo |
Okupo | |
Okupo | eseisto biologo genetikisto filozofo |
Albert Jacquard, en Esperanto Alberto Ĵakaro[1] (naskiĝis la 23-an de decembro 1925 en Liono, mortis la 11-an de septembro 2013 en Parizo[2] ), estis franca sciencisto, genetikisto, eseisto, humanisto. Li estis membro de la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko[3].
Albert Jacquard dediĉis la ĉefan parton de sia aktivado al disvastigo de humanista diskurso por favori evoluigon de la kolektiva konscienco.
Li estis unu el la subtenantoj de la asocio Droit au logement (Rajto je loĝejo), kiu celas, ke neniu homo restu senhejma. Li estis membro de la Komitato de Patronado de la Franca Kunordigado por la Jardeko de la Kulturo de Paco kaj Neperforto[4]. Li esprimis sian penson en triminuta ĉiutaga radiofonia kroniko “L'aventure humaine“ (La homa aventuro) ĉe France Culture. Li estis ankaŭ defendanto de la koncepto de daŭripova nekresko.
Albert Jacquard naskiĝis kaj vivis sian junaĝon en katolika konservativa familio el la franca departemento Ĵuraso. Li fariĝis agnostikulo.
Dramo forte emociigis lin kiam li estis naŭjara. Sekve de grava akcidento en la familia veturilo, li perdis sian plej junan fraton. Li mem estis grave vundita ĉe la vizaĝo, tiel ke li suferis je fizikaj kaj moralaj sekvoj. De tiam transformiĝis lia percepto de la rigardo de aliaj homoj al li : “mi kredis, ke ili malestimis min“[5].
En 1941, lia patro iĝis directoro de Banko de Francio en Gray, pro tio li forlasis liceon de Soissons dum la lerneja jaro kaj eniris liceon Augustin Cournot de Gray.
Li sukcesis abiturientiĝi pri elementa matematiko kaj filozofio en 1943 en Besançon. Tre brila lernanto, li eniris en 1945 en la Politeknikan Lernejon [6] kaj eliris kiel inĝeniero el la ŝtataj manufakturoj en 1948. Li poste eniris la Instituton pri Statistikoj de la Universitato de Parizo[7] el kiu li eliris ankaŭ diplomita, kaj li fariĝis inĝeniero pri organizado kaj metodo.
Li forpasis en 2013 pro leŭkemio.
Albert Jacquard eniris en la Societon de industria ekspluatado de la tabakoj kaj alumetoj[8] kiel inĝeniero pri organizado kaj metodo. Li poste fariĝis vic-ĝenerala sekretario de 1951 ĝis 1961. Raportisto de la Korto de la Kontoj [9] de 1959 ĝis 1970 kaj vic-direktoro en la Servo pri ekipado de la ministerio pri publika sano de 1962 ĝis 1964, li eniris en la Instituto pri Demografio de la Universitato Parizo-1 kaj estis tie diplomita en 1965.
Titulara pri atesto pri genetiko en 1966, li orientiĝis al scienca kariero, iris al Usono por studi genetikon de la loĝantaroj en la Universitato de Stanford, kiel laboristo pri esplorado (Research Worker) en 1966 kaj 1967. Post reveno en Francio, en 1968, kun ŝtata diplomo pri fundaj esploroj en genetiko, li eniris la Nacian Instituton pri Demografiaj Studoj[10] kiel taskito pri esploroj kaj respondeculo de la servo pri genetiko. Titulara je universitata doktoreco pri genetiko en 1970 kaj ŝtata doktoreco en homa biologio en 1972, li estis nomumita eksperto pri genetiko ĉe Monda Organizo pri Sano de 1973 ĝis 1985.
Albert Jacquard de tiam orientiĝis al universitata esplorado : li fariĝis invitita profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo de 1973 ĝis 1976, poste asociita profesoro de 1976 ĝis 1992. La Universitato de Parizo-6 titolis lin de 1978 ĝis 1990, kaj la Katolika Universitato de Loveno, en Belgio, invitis lin de 1979 ĝis 1981.
La laboro de Albert Jacquard havigis al li nacian agnoskon : li estis nomumita oficiro de la Honora Legio kaj komandoro de la Nacia Ordeno pri Merito fare de la prezidento Valéry Giscard d'Estaing en 1980. Li ricevis samjare la sciencan premion de la Fondaĵo de Francio[11] antaŭ ol esti nomumita membro de la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko (Comité consultatif national d'éthique) de 1983 ĝis 1988.
Post multaj publikaĵoj de scienca popularigo kaj pripensado pri la homa kondiĉo, Albert Jacquard ricevis honoran doktorecon (doctoratus honoris causa) en la Universitatoj de Kebekio en 1987, de Nov-Brunsviko (Kanado), de Henegovio, kaj de la Katolika Universitato de Loveno-la-Nova (Belgio). Scienca konsilanto ĉe la Nacia Instituto pri Demografiaj Studoj (INED) de 1990 ĝis 1991, kaj ankaŭ profesoro de la Akademio pri Arkitekturo de Mendrisio (Accademia di architettura di Mendrisio, kantono de Tiĉino, itallingva Svisio), lia bela skribstilo kaj talento meritigis al li literaturan premion de la urbo Ĝenevo en 1992.
“Mi ne havas solvon : mi ne celas konstrui la morgaŭan homan socion, sed montri ke ĝi ne devas simili al la hodiaŭa.“
Albert Jacquard partoprenis en la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko. Genetikisto, li mem decidis ĉesigi siajn esplorojn. Li deklaris sin kontraŭ komercocela ekspluatado de la homa genaro kaj la ĝenerala patentado de vivantaĵoj.
Li estis idee proksima je alimondismo (alternativaj solvoj) kaj regula kontribuanto de la monata gazeto “Le Monde diplomatique“, kiu havas Esperanto-version.
Granda humanisto, Albert Jacquard engaĝiĝis por defendi la plej senhavajn homojn. Li aktivis precipe flanke de la asocio Rajto je loĝejo (france Droit au logement Arkivigite je 2006-10-24 per la retarkivo Wayback Machine) kaj subtenis la pastron Abbé Pierre en helpo al malriĉuloj, rifuĝintoj kaj senhejmuloj. Per malsatstriko, dum somero 2007, li subtenis la enmigrintojn sen legitimiloj. Li esprimis sian vidpunkton pri la socio kaj aktualaĵoj en ĉiutaga radiofonia rubriko "L'aventure humaine" (La homa aventuro) ĉe France Culture.
En 1994, li estis unu el la fondintoj de la asocio "Droits Devant !!" por egalrajteco por la laboristoj sen legitimiloj kaj por subteno al homoj sen socia protekto, senlaboraj, senhejmaj, senhavaj.
En 2004, kun la sociologo kaj filozofo Edgar Morin, li patronis la balotliston Eŭropo - Demokratio - Esperanto por elekto de deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento.
La 26an de oktobro 2005, la semajngazeto "L'Express" publikigis "alvokon de la maljunuloj" (Appel des vieux"[rompita ligilo]), kiun li lanĉis kun ok aliaj “maljunuloj“ : la antropologiistino Françoise Héritier, la pastro Abbé Pierre (fondinto), la biologo kaj kancerologo Maurice Tubiana, la historiisto Jean Delumeau, specialisto pri kristanismo, la sociologo Edgar Morin, la franca-tunizia verkisto, eseisto kaj sociologo Albert Memmi kaj Denis Clair, prezidanto de la movado de maturuloj.
En 2006, kaj ekde septembro 2005, kun la mediatologo Régis Debray, la genetikisto kaj eseisto Axel Kahn kaj la esploristo kaj verkisto Philippe Meirieu, fakulo pri sciencoj de edukado, li fariĝis patrono de la projekto Cité des Savoirs du XXIe siècle (Civito de la scioj por la 21a jarcento) por la pariza insulo Seguin, sed tio ne efektiviĝis[12].
Dum la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, li subtenis la projekton de {fr} Christian Garino Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine, kandidato por Esperanto - Liberté (Esperanto-Libereco).
Dum la deputita balotado de junio 2007, Albert Jacquard kunprezidis, kun Axel Kahn, la Subten-Komitaton André Aschieri en la 9a distrikto de la departemento Alpes-Maritimes. Tamen, Aschieri ne estis elektita.
Li subtenis ankaŭ peticion "Au nom de l'enfance violée — contre la prescription" (Nome de la perfortita infaneco — kontraŭ la preskricio) por subteno al la infanoj viktimoj de (seksa) perforto kaj incesto, al la viktimoj kaj ties proksimuloj, por ke deliktuloj ne restu senpunaj.
Li kontraŭstaris ankaŭ al la ralio Paris-Dakar per subteno al la asocio Padak [13].
Li estis membro de la Tribunalo Russell pri Palestino, kies laboroj komenciĝis la 4an de marto 2009.
La 22an de marto 1999, la gazeto “L'Humanité“ publikigis provokan artikolon sub lia subskribo kaj sub la titolo “Moi, Albert Jacquard, ministre de l’Éducation, je décrète“ Arkivigite je 2009-11-21 per la retarkivo Wayback Machine (Mi, Albert Jacquard, ministro pri edukado, mi dekretas). En ĝi li kondamnis la nunan eduksistemon kaj proponis inversigi la prioritatojn : la nacia edukado ne plu produktu "profitokarnon", t.e. ke ĝi ne transformu lernantojn en varhomojn.
Profesoro Albert Jacquard senambigue esprimis sin favore al Esperanto kiel solvo al la problemoj de lingva komunikado, precipe en kvar radioelsendoj de France Culture, en julio 2004. Per patronado, li krome subtenis politikajn iniciatojn, en 2004, por la listo Eŭropo - Demokratio - Esperanto en la parlamentaj EU-balatoj, kaj en 2007 por la listo Espéranto Liberté (Esperanto Libereco) en la prezidantaj balotoj en Francio.
En 2011, li akceptis patroni la en Francio landskalan petskriban kampanjon "L'espéranto au bac" (kunorganizita de Espéranto-France kaj SAT-Amikaro) favore al aldono de Esperanto kiel ĉe kromfako elekteblan lingvon por la bakalaŭriĝa ekzameno. Li jene esprimiĝis:
Li ankaŭ verkis postparolon por la 10a eldono (2006) de la fama franclingva lernmetodo de Esperanto "Racia Kurso" (Cours Rationnel Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine).
Honora doktoreco en la Universitatoj de :
Plejparto el tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.