Albert Paris Gütersloh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de februaro 1887 en Vieno | ||||
Morto | 16-an de majo 1973 (86-jaraĝa) en Baden | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Stiftsgymnasium Melk (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1906–1973 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Albert Paris GÜTHERSLOH, vere: Albert Conrad Kiehtreiber, (naskiĝinta la 5-an de februaro 1887 en Vieno, mortinta la 16-an de marto 1973 en Baden) estis aŭstra verkisto kaj pentristo. Per sia romaneseo Sonne und Mond (1962) li kreis verkon gravegon de la literatura Moderno. Kiel pentristo (pejzaĝoj, portretoj, aĵpentraĵo) li estis disĉiplo de Gustav Klimt kaj Josef Hoffmann. Krome li ebenigis la vojon al la fantazia Realismo de la Viena Skolo. Li lernejanis ĉe la Gimnazio franciskana (Bozen).
En 1906 Gütersloh faris la aktoran ekzamenon. Poste li estis dungita ekz. de Max Reinhardt en Berlino kaj laboris krome kiel ĵurnalisto kaj reĝisoro. La komenco de amikiĝo al Egon Schiele kaj la unua ekspozicio ĉe la Internacia Artmontrado estis en 1909. En 1910 publikitis lia Die tanzende Törin unu el la unuaj ekspresionismaj romanoj entute: per ĝi la aŭtoro tuj famiĝis ene de la movado. Dum la Unua mondmilito li laboris ĉe la gazetara sekcio kaj konatiĝis kun Robert Musil kaj Franz Blei i.a. En la jaroj 1918/19 Gütersloh eldonis kune kun Blei la kulturan-politikan ekspresionisman organon Die Rettung. Blätter zur Erkenntnis der Zeit; jam en la jaro 1914-a li engaĝiĝis krom Kurt Adler kiel eldonisto de la malburĝara gazeto Knockabout. En 1919 oni dungis Gütersloh kiel scenejdezajnisto en Munkeno kaj Vieno.
La romanoj Innozenz oder Sinn und Fluch der Unschuld (1922; Fontane-premio) kaj Der Lügner unter Bürgern (1922) ilustras la emon de la verkisto je barokoze troigita satira stilo laŭ la modelo de Laurence Sterne aŭ Jean Paul. Per tio - kion rimarkis jam Heimito von Doderer - Gütersloh gvidis kampanjon kontraŭ la "malsana beletrismo" kaj volis redoni ideojtransporton al la vortoj. Kiel ventumilo la lingvo malfermas sin al prezentado riĉega. Ekzemplo tipa estas la enkonduka, peza frazo ĉe Der Lügner unter Bürgern.[1]
Ekde la 1920-aj jaroj senteblas katolika sento en la verkaro de Gütersloh, kiu tamen ĉiam unuiĝu kun dioniza vivoĝojo (Die Rede über Blei oder Der Schriftsteller in der Katholizität, 1922). Ekde 1931 li docentis ĉe la Viena Artmetilernejo, sed maldungitis post Anschluss en 1938. En 1940 oni malpermesis al li labori.
En 1945 li iĝis profesoro ĉe la Viena Akademio de la Artoj figuraj. Inter liaj adeptoj nombriĝas konategaj artistoj kiel Arik Brauer, Ernst Fuchs, Ruth Rogers-Altmann, Wolfgang Hutter, Fritz Janschka, Arminio Rothstein, Friedensreich Hundertwasser aŭ Anton Lehmden. Ili fondis la notindan Vienan skolon de realismo fantazia. En 1961 li ricevis la premion literaturan "Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur".
En 1962 li eldonigis la jam en 1935 komencitan ĉefverkon Sonne und Mond. Ein historischer Roman aus der Gegenwart. Ĝin nomis la aŭtoro kroniko universala de Aŭstrio inter 1913-38. La labirinta libro rezignis kvazaŭ tute pri intrigo kaj anstataŭe kreas rakontkosmon plenan de aludoj kaj rememoroj: tia totala romano (ĉiam kun socialaj-politikaj trajtoj) iĝas ekvivalento al la polifonia realeco. En 1966 aperis kvazaŭ estu kompendio al Sonne und Mond la akompana volumo Der Innere Erdteil. Aus den Wörterbüchern; la romano mem nove eldonitis en 1984 kun enkonduko de Helmut Heißenbüttel.
Jen aliaj verkoj de li:
Köster, Thomas: "Gütersloh, Albert Paris", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)