Alberto Núñez Feijóo (naskiĝis la 10-an de septembro 1961 en Oŭrenso) estas hispana politikisto, nuna Prezidanto de la Popola Partio kaj eksprezidanto de la galega regiona registaro de 2009 ĝis 2022.
Vicprezidanto de la Junto de Galegio, estrita de Manuel Fraga Iribarne de 2004 ĝis 2005.
Li iĝis prezidanto de la Popola Partio de Galegio en 2006, kondukante ĝin al venko en la regionaj elektoj de 2009, atingante absolutan plimulton, kaj la Galicia Parlamento elektis lin kiel prezidanton de la Junto, prenante povon la 18-an de aprilo 2009[1]. Li estis konfirmita kiel prezidanto en 2012[2], en 2016 kaj 2020.
La 2-an de aprilo 2022 li estis elektita prezidanto de la Popola Partio post grava krizo inter la gravuloj de la partio. En junio de la sama jaro li estis senatano en la Kortesoj.
En julio 2023, li estas kandidato por la prezidanteco de la registaro el sia partio en la ĝeneralaj elektoj.