Alejo Fernández | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1474 en Kordovo |
Morto | 7-an de februaro 1543 (68-jaraĝa) en Sevilo |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Virgulino de la Navigantoj |
Alejo Fernández (ĉ. 1475 – 1545) estis pentristo de la hispana Renesanco, de germana deveno, rekonita kaj elstara membro de la sevila skolo de pentrarto. Lia pentraĵo Virgulino de la Navigantoj estas agnoskita kiel unua bildo pri la Malkovro de Ameriko. Li edziĝis dufoje ĉiam ene de la pentrartaj etosoj. Li reprezentis la transiron al la plena pentrarto de la Renesanco. Li ekkarieris en Kordovo, sed en 1508 li translokiĝis al Sevilo ĉefe por labori por la retablo de la katedralo.