Alfonso Grosso | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1928 en Sevilo | ||||
Morto | 11-an de aprilo 1995 (67-jaraĝa) en Valencina de la Concepción | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Alma mater | Internacia Verkada Programo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alfonso GROSSO Ramos (Sevilo, 6a de januaro 1928 - Valencina de la Concepción, Provinco Sevilo, 11a de aprilo 1995) estis hispana verkisto.
Lia unua literatura verko estas de 1956 kunlabore kun Armando López Salinas, titolita Por el río abajo.
Li estis verkisto tendenca al la socia realismo, en kiu elstaras lia romano La Zanja (La elfosaĵo) en 1960, en kiu malriĉaj laboristoj kiuj elfosas fosaĵon vidas de tie la pli riĉan vivon de usonanoj el militbazo, kiujn tiam oni instalis en Hispanio. Tio utilas por montri la kontraston inter ambaŭ vivniveloj kaj kulturoj.
Menciendas ankaŭ aliaj verkoj kiel Un cielo difícilmente azul (1961), Germinal y otros relatos (1962), El capirote (1963) kaj Testa de Copo (1963). Fine de la 1960-aj jaroj kaj dum la 1970-aj jaroj, lia verkaro evoluis al pli persona stilo, pli riĉa kaj prilaborita. De tiu epoko estas Inés Just Coming (1968), Guarnición de Silla (1970), kiu atingis la premion de la Crítica, lia membiografia romano Florido mayo (1973), kiu atingis la premion Alfaguara, La buena muerte (1976), kaj Los invitados (1980), finalista de la premio Planeta.
Li plue verkis en la 1980-aj jaroj: nome El correo de Estambul (1980), kaj Con flores a María (1981), plus du trilogiojn, nome A la izquierda del sol kaj Giralda. Li mortis en 1995, post longa maksano kiu malhelpis al li verkadon dum liaj lastaj jaroj.