Alfred Henry Garrod | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1846 en Islington |
Morto | 17-an de oktobro 1879 (33-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | St John's College - Bakalaŭro de Artoj (1868–1871) St John's College - Magistro de Artoj King's College Kolegio Gonville kaj Caius University College School (en) |
Familio | |
Patro | Alfred Baring Garrod (en) |
Okupo | |
Okupo | zoologo universitata instruisto |
Alfred Henry Garrod (la 18-an de majo 1846, la 17-an de oktobro 1879) estis angla pri vertebruloj zoologo.
Garrod estis naskiĝinta en Londono, la plej aĝa filo de sinjoro Alfred Baring Garrod (1819-1907), kuracisto ĉe King's College Hospital, kiu malkovris la nenormalan metabolon de ureata acido asociitan kun podagro. Li estis ankaŭ la plej aĝa frato de Archibald Edward Garrod (1857-1936), angla kuracisto kiu iniciatis la kampon de denaskaj eraroj de metabolo.
Li studis ĉe University College School kaj King's College antaŭ eniri al Caius College (Caius Kolegio, Kembriĝo) en 1867. Migrinte al St John's College, li akiris sian B.A. kun bonega kvalifiko en la Naturscienca Kursso kaj akiris kolegiecon - la unua en lia subjekto - en 1873.[1] De 1874 al 1879, Garrod instruis komparan anatomion ĉe King's College. En 1875, li estis nomumita kiel Fuleria profesoro pri Fiziologio kaj Kompara anatomio ĉe la Reĝa Institucio, pozicio kiun li tenis ĝis 1878. Baldaŭ poste li estis agregita kiel ano al la Reĝa Societo de Londono en 1876. La ĉefaj sciencaj interesoj de Garrod estis anatomio de remaĉuloj kaj de birdoj.[2]
Li ankaŭ estis kontribuanto al la priskribo de la specimenoj akiritaj de la Ekspedicio Challenger (1872-1876).