Almonacid de Toledo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montoj de Toledo | ||
Poŝtkodo | 45420 | ||
Retpaĝaro | [almonaciddetoledo.es] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gonzalo Lara García | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 873 (2011) | ||
Loĝdenso | 9,09 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 45′ N, 3° 51′ U (mapo)39.755-3.8544444444444Koordinatoj: 39° 45′ N, 3° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 720 m [+] | ||
Areo | 96 km² (9 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almonacid de Toledo [+] | |||
Almonacid de Toledo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La deveno de la termino de "Almonacid" ne estas klara. Estas variaj versioj, ĉiuj rilataj kun la kastelo:
La loĝanto nomiĝas Almonaciliño. La censita populacio en 2011 estis de 873 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,09 loĝ/km².
Almonacid de Toledo estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 720 m; je 21 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 96 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°45′18″ N 3°51′16″ Ok.
La municipo troviĝas en la komarko de la Montoj de Toledo, borde de la rivero Guazalete, kaj limas kun la municipaj teritorioj de Toledo, Aranjuez, Yepes, Villasequilla, Mascaraque, Villaminaya, kaj Nambroca, ĉiuj de la provinco de Toledo escepte Aranjuez.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.
Tre ofte Almonacid de Toledo pasis de posedanto al alia. En 1086, la reĝo Alfonso la 6-a de donis tiun vilaĝon al la eklezio de Toledo. Post unu jarcento, en 1132, Alfonso la 7-a donis ĝin al la grafo Pons de Cabrera. En 1176, Alfonso la 8-a, donis ĝin al la Ordeno de Kalatravo.
En la Milito de Sendependigo, ĝi iĝis fama pro la batalo de Almonacid, en kiu la Marŝalo Sebastiani, plifortigita pro la alveno de la reĝo Jozefo la 1-a, sukcesis forpeli la hispanajn trupojn al la rivero Gvadiano. En la batalo mortiĝis ĉirkaŭ 4.000 hispanoj kaj 2.000 francoj. En la Triumfa Arko de Parizo aperas la nomo de Almonacid kiel memoro de tiu franca venko.
Dum la 20a jarcento la populacio atingis pinton dum la 1930-aj jaroj kiam estis 2070 loĝantoj, sed post la enlanda milito oni perdis 300 loĝantojn pro diversaj kaŭzoj. Dum la 1960-aj jaroj okazis nova falo pro elmigrado al urbaj kaj industriaj areoj kaj naciaj kaj internaciaj, kio okazis ankaŭ en multaj el la sudhispanaj areoj. Dum la fino de la 20a jarcento la populacio stabiliĝis ĉirkaŭ la 800 loĝantoj, tio estas multe malpli ol duono de tiu iama.
El la restaŭro de la demokratio la voĉdonintoj preferis urbestron de la dekstraj partioj. Fakte la sama urbestro regis la vilaĝon dum ses regofojoj, nome sub tri diversaj partioj, kaj el 1979 al 2003, nome dum preskaŭ kvarono de jarcento, nome Eusebio Segovia Martín.
Almonacid de Toledo estas deklarata historia komplekso. Ĉiujare vizitas 2.000 turistoj la kastelon de Almonacid de Toledo.