Aloa | |||||||||
| |||||||||
historia lando • arkeologia loko • lando • eksa administra teritoria unuo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Soba
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Aloa (ankaŭ Alwa, Alodia aŭ Aloda) estas la plej suda el la tri kristanaj nubiaj reĝlandoj, kiuj ekzistis inter la jaroj 500 kaj 1500 en la nuna norda Sudano. La du aliaj reĝlandoj estis Nobatia kaj Makuria).
Ĝis la 4-a jarcento tiu lando estis la suda parto de la reĝlando de Kuŝ. Meroe estis la ĉefurbo de Kuŝ dum pluraj jarcentoj. Kio okazis inter la fino de Kuŝ kaj la komenco de Aloa ne klaras.
La ĉefurbo de Aloa estis Soba, ĉirkaŭ 20 km de la nuntempa Ĥartumo.
La reĝlando de Aloa daŭris ĝis la komenco de la 16-a jarcento, kiam ĝin konkeris la sultanlando de Sennar. David Reubeni, kiu vidis Soba en 1523, skribis ke ĝi enhavis nur ruinojn.