Alta kulturo estas koncepto uzita de diversaj manieroj en etoso de akademiuloj kaj fakuloj, kies plej ofta uzo estas la valorigo de kelkaj artaj kaj kulturaj produktoj (speciale artaĵoj, literaturaj verkoj kaj muzikaĵoj) por supervalorigi ilin kiel de plej alta estimo. La termino povas aludi ankaŭ al la sofistika[1] kulturo de la elitoj (aristokrataro aŭ inteligencio) opozicie al la kulturo de la homamaso (kaj de la homamasa kulturo kaj de la popola kulturo), aŭ al konceptoj kiel kiĉo, filistro,[2] barbara, rura aŭ primitiva (primitivaj kulturoj); ĉiuj terminoj identigeblaj kun tio kio povas esti nomita malalta kulturo.[3]
Kvankam laŭlonge de la historio de kulturo ĉiam estis diferenco de prestiĝo inter kulturaj produktoj kaj tre precize en la Okcidenta civilizo, estis ĉiam konstanta referenco al la grek-romiaj arto kaj kulturo; la termino high culture aperis por la unua fojo en angla en la verko Culture and Anarchy de Matthew Arnold (1869). Arnold difinis kulturon en la prefaco kiel "the disinterested endeavour after man's perfection" ("la seninteresa klopodo por la perfekteco de homo"), kaj poste li mem verkis, ke kulturo signifas "know the best that has been said and thought in the world" (koni la plej [parton] de tio kio estis dirita kaj pensita en la mondo), difino specife literatura, kiu inkludis ankaŭ la Philosophy (termino kiu estu tradukita nelaŭvorte -por "filozofio"- sed larĝasence -por "scienco"-). Arnold vidis la high culture, sen postuli malamikecon al la formoj de low culture ("malalta kulturo") aŭ tradicia kulturo, kiel forto favora al la morala kaj politika bonoj. En la diversaj formoj en kiuj lia vidpunkto ĝeneraliĝis, plue estas la koncepto dominanta de alta kulturo.
La Notes Towards the Definition of Culture de T. S. Eliot (1948) estis verko de granda influo, kiu proponis la neceson kompreni complete culture ("kompletan kulturon") kiel komponita kaj de alta kulturo kaj de popola kulturo. The Uses of Literacy de Richard Hoggart (1957) insistis en la sama afero, interese por la kultura sperto de tiuj kiuj, la propra verkisto mem, alvenis al la universitato devenante el medio de laborista klaso. En Usono, Harold Bloom proponis vidpunkton pli ekskludan en siaj verkoj, kiel antaŭ li F. R. Leavis. Ambaŭ, kiel Arnold, insistas en la centreco de la altaj kulturaj produktoj, ĉefe literaturaj, de la nomita western canon (okcidenta kanono).