Amantes | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Amantes |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1991 |
Ĝenro | krimfilmo, drama filmo, amafera filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Vicente Aranda |
Produktisto(j) | Televisión Española |
Scenaro | Vicente Aranda |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | José Nieto |
Rolantoj | Victoria Abril • Jorge Sanz • Maribel Verdú • María Martín |
IMDb | |
Amantes (Geamantoj) estas hispana filmo de 1991. Ĝi estis bazita sur realaj okazaĵoj, nome la nomita murdo de La Canal; kaj verkita (kun aliaj) kaj reĝisorita de Vicente Aranda. Oni planis ĝin dekomence kiel epizodo de la televida serio La huella del crimen, la produktoro Pedro Costa pensis pri pli ambicia eblo, kaj la iniciato rezultis en kina filmo, fakte tre sukcesa kaj premiita.
La filmo rakontas la historion de provinceca junulo, Jorge Sanz (Paco), kiu, post la militservo en Madrido dum la postmilito, instaliĝas ĉe virino, Victoria Abril (Luisa). Ekde tiam li dubas inter sia aminda fianĉino, Maribel Verdú (Trini, servistino de militista oficiro) kaj sia pli aĝa amantino, nome sia gastigantino, pli seksalloga. Finfine, la geamantoj adoptas tragedian solvon.