Ambroise Paré (1510-1590) (naskiĝis en Bourg-Hersent, proksima de Laval, 1510 - mortis en Parizo, en la 20-a de decembro1590) estis franca barbira kirurgo serve de la reĝoj Henriko la 2-a, Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a. Li konsideratas unu el la fondintoj de la kirurgio kaj de la moderna jura patologio krom pioniro en la kirurgiaj teknikoj ĉe batalkampa medicino, ĉefe rilate al vundoprizorgoj. Li ankaŭ estis anatomo kaj elpensis plurajn kirurgiajn instrumentojn.
Komence li ne estis kuracisto, do li ekis sian karieron kiel lernanta barbira kirurgo. En 1533, li fariĝis lernanto en la Hotelo-Dieu[1], kaj post studi anatomion kaj kirurgion, en 1537, li komencis labori. Tiuepoke, oni kredis ke la kuglaj vundoj faritaj de fajrarmiloj estis venenaj tiamaniere ke ili devas traktiĝi per bolanta oleo. Iam, la oleoprovizo finiĝis kaj Paré ĝin anstataŭis je miksaĵo da ovoflavo, rozoleo kaj terebintino.
Tiam, li malkovris ke la nova miksaĵo favoris cikatriĝon pli efike ol la bolanta oleo. Paré estis la unua kreinto de artefaritaj membroj kaj okuloj, tiel kiel la antaŭulo de la unua denta enplantaĵo. Li elpensis novajn kirurgiajn instrumentojn, priskribis la operacion de la leporlipoj, kaj estis la unua konstati ke la sifiliso estis la kaŭzo de la aneŭrismo de la aorto[2]. Li estis pioniro pri la hemostazo de amputitaj membroj per la uzado de pinĉiloj kaj fadenoj por ligi la sangajn vazojn tiel kiel oni praktikas nuntempe.
Paré, elmontrante sian fortan religian spiriton, ĉiam diradis, rilate al sia pacientaro: Mi lin prizorgis, Dio lin kuracis[3].
Briefve collection de l'administration anatomique, avec la manière de cojoindre les os, et d'extraire les enfants tât mors que vivans du ventre de la mère, lorsque la nature de soi ne peult venir a son effect. Guillaume Cavellat, Parizo 1549
La Manière de traicter les playes faictes tant par hacquebutes que par flèches et les accidentz d'icelles, comme fractures et carie des os, gangrène et mortification avec les pourtraictz des instrumentz nécessaires pour leur curation et la méthode de curer les combustions principalement faictes par la pouldre à canon. Veuve Jean de Brie, Parizo (Metodo por trakti la kuglovundojn faritajn de arkebuzoj kaj aliaj fajrarmiloj ...) 1552-1553
La méthode curative des playes et fractures de la test humaine, avec les pourtraicts des instruments nécessaires pour la curation d'icelle Jean le Royer, Parizo 1561
Anatomie universelle du corps humain. (Kunlabore kun I. Rostaing du Bignosc Altnivela 2a. Eldono de la Briefve collection...) Jean Le Royer, Parizo 1561
Dix livres de la chirurgie, avec le magasin des instrumens necessaires à icelle. Jean Le Royer, Parizo 1564
Traicté de la peste, de la petite verolle et rougeole avec une bresve description de la lèpre. André Wechsel, Parizo 1568 (2a Eldono Gabriel Buon, Parizo 1580)
Cinq livres de chirurgie. 1. Des bandages - 2. Des fractures - 3. Des lŭations avec une apologie touchant les harquebousades - 4. Des morsures et piqueures venimeuses - 5. Des gouttes. André Wechel, Parizo 1572
Deŭ livres de chirurgie. 1. De la génération de l'homme, et manière d'extraire les enfans hors du ventre de la mère, ensemble ce qu'il faut faire pour la faire mieŭ, et plus tost accoucher, avec la cure de plusieurs maladies qui luy peuvent survenir. - 2. Des monstres tant terrestres que marins avec leurs portraits plus un petit traité des plaies faictes aŭ parties nerveuses. André Wechel, Parizo 1573
Œuvres... avec les figures et portraicts tant de l'anatomie que des instruments de chirurgie et de plusieurs monstres. 26 Volumoj. Gabriel Buon, Parizo 1575
2. Eldono de la 27a Volumo. Gabriel Buon, Parizo 1579
3. Eldono de la 28a Volumo. Gabriel Buon, Parizo 1585
Latina eldono, J. Dupuys, Parizo 1582
Discours d'Ambroise Paré. Avec une table des plus notables matières contenues esdits discours: De la mumie; De la licorne; Des venins; De la peste. Gabriel Buon, Parizo 1582
Le siège de Metz en 1552. Eldonita de L. E. Dussieŭ. V. Lecoffre, Parizo 1885
Voyages d'Ambroise Paré racontés par lui-même. Aufgezeichnet von Bernard Palissy. C. Delagrave, Parizo 1890