![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas marecula (Olson & Jouventin, 1996) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Amsterdama anaso aŭ Anaso de la insulo Amsterdamo (Anas marecula) estis specio de akvobirdo de la familio de Anasedoj. Ĝi estis endemia de la Amsterdam-Insulo (Insulo Amsterdamo), Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj[1]. Tiu nefluga birdospecio estas konata nur el ostoj kaj estis supozeble kondukata al formorto fare de balenkaptistoj vizitantaj la insulon.[2]
Dum sia vizito al najbara insulo Sankta-Paŭlo (Insulo Sankta-Paŭlo) la 2an de februaro 1793, la esploristo John Barrow menciis la ekziston de "malgranda bruna anaso, ne multe pli granda ol turdo" kiu estis "la preferata manĝo de kvin fokokaptistoj vivantaj en la insulo".[3][4] Tiu povus esti ĉu la sama aŭ simila specio.[5]
|