Amédée Ozenfant | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Amédée Ozenfant | |||||
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1886 en Saint-Quentin | ||||
Morto | 4-an de majo 1966 (80-jaraĝa) en Cannes | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Académie de La Palette (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo fotisto artoteoriisto ilustristo artisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Amédée OZENFANT (15a de Aprilo 1886 – 4a de Majo 1966) estis franca kubisma pentristo kaj verkisto. Kun Charles-Edouard Jeanneret (poste konata kiel Le Corbusier) li fondis la Purisman movadon.
Inter 1909 kaj 1913 li veturis al Rusio, Italio, Belgio, kaj Nederlando kaj ĉeestis kursojn en la Collège de France en Parizo. En 1915, kunlabore kun Max Jacob kaj Guillaume Apollinaire, Ozenfant fondis la gazeton L’Elan, kiun li redaktis ĝis 1916, kaj liaj teorioj pri Purismo ekdisvolviĝis.
Li renkontiĝis kun la svisa arkitekto kaj pentristo Charles-Edouard Jeanneret (nome Le Corbusier) en 1917, kaj ili kune eksponis la doktrinojn de Purismo en sia libro Après le cubisme. Ties publikigo koincidis kun la unua Purisma ekspozicio, okazinta en la Galerie Thomas en Parizo en 1917, en kiu Ozenfant ekspoziciis. Estis plua kunlaboro inter ili por la gazeto L’Esprit nouveau, kiu estis publikigita el 1920 al 1925.