Anaklia

Anaklia
vilaĝo
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 331  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 41° 34′ O (mapo)42.39541.564722222222Koordinatoj: 42° 24′ N, 41° 34′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Anaklia (Kartvelio)
Anaklia (Kartvelio)
DEC
Situo de Anaklia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anaklia [+]
vdr

Anaklia (en Kartvela: ანაკლია) estas urbo kaj ĉemara banloko en okcidenta Kartvelio. Ĝi estas situanta en la regiono Samegrelo-Zemo Svaneti, ĉe la loko kie la rivero Enguri (Inguri) fluas en la Nigran Maron, ĉe la administra limo kun Abĥazio. Anaklia estas nova feriejo, ĉe la sudorienta marbordo de la Nigra Maro, ĉe la maldekstra flanko de la rivero Enguri kie ĝi fluas en la maron, en la centra parto de lamalaltaj teroj de Kolĥido. La marbordo de Anaklia estas ĉirkaŭ 8 km longa, kaj en la distanco de pli ol 1 km, estas la ferieja promenejo, kaj areo kun komfortaj hoteloj. Ĉe la okcidenta pinto de la promenejo ekas la 540-metra piedira ponto kiu konektas la feriejon kun la vilaĝo Ganmukhuri, situanta ĉe la mala flanko de la rivero Enguri. Norde, la lokoj plej proksimaj al Anaklia estas la urboj Gali, Oĉamĉire kaj Suĥumo, kaj sude – Poti, Kobuleti kaj Batumi.