Itala anarkiismo kiel movado ekis ĉefe el la influo de Miĥail Bakunin,[1] Giuseppe Fanelli, kaj Errico Malatesta. El tio ĝi etendis por inkludi figurojn kaj epizodojn de kontraŭleĝismo, individuisma anarkiismo, kaj anarkisindikatismo. Ĝi partoprenis en la revolucia agado de la biennio rosso kaj survivis al faŝismo. La sinteza Itala Anarkiisma Federacio aperis post la Dua Mondmilito kaj tiele malnovaj frakcioj kune kun platformismo[2] kaj insurekcia anarkiismo pluas ĝis nune.
Camillo Berneri estis itala profesoro pri filozofio, anarkiisto, propagandisto kaj teoriulo. Berneri organizis la unuan kolonon de italaj volontuloj por lukti en la Hispana Enlanda Milito kontraŭ la puĉo fare de Francisco Franco. Dum la Majaj Tagoj de Barcelono, rotoj el la Komunista Partio de Hispanio (ŝajne je ordonoj el Jozefo Stalino) enpoviĝis surstrate por ĉasi ĉefe anarkiistojn, Berneri estis rabita elhejme kaj murdita la 5an de majo 1937. Lia korpo, plena je kugloj, estis trovita dumnokte ĉe la ĉefsidejo de la Generalitato de Katalunio.