Angelo d'Arrigo | |
---|---|
Flugo de espero | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1961 en Katanio |
Morto | 26-an de marto 2006 (44-jaraĝa) en Comiso |
Lingvoj | itala |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Giusy D'Arrigo (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | ornitologo piloto ![]() |
Konata kiel | aviadisto, ornitologo |
Angelo d'Arrigo ([Anĝelo d'arrIgo]; la 3-an de aprilo 1961 , Katanio, Sicilio, Italio — la 26-an de marto 2006, Comiso, Sicilio, Italio) estis itala aviadsportisto-novatoro, piloto-deltaplanisto, farinto de kelkaj mondaj rekordoj kaj ornitologo vaste konata pro siaj flugoj kun anaroj de migrobirdoj.
Angelo d'Arrigo naskiĝis la 3-an de aprilo 1961 en la urgo Katanio. Li finis la Parizan sportan universitaton kaj dediĉis sian vivon al ekstremaj sportoj. Li okupiĝis pri rokogrimpado, instrukciis pri glisparaŝutado, deltaplanismo kaj skiado. Li kreskis en Parizo kaj poste translokiĝis al Sicilio, kie li estris fluglernejon kaj de kie li estis organizanta siajn flugajn ekspediciojn. Li plurfoje venkis en internaciaj konkuradoj pri flugado per ultramalpezaj motoraj aparatoj.
Fininte sportadon, li okupiĝis pri esplorado de konduto de migrobirdoj, flugante kune kun ili. Sian vivovojon li priskribis en sia libro[1].
En 2001 Angelo d'Arrigo unuafoje en la historio de la deltaplanado traflugis Saharon kaj Mediteraneon kune kun migrantaj agloj. Tiu sperto allogis atenton de sciencistoj kaj d'Arrigo estis invitita en la projekton «Flugo de espero» organizitan fare de sciencistoj de Rusio (Tutrusia esplora instituto pri naturprotekto, Biosfera rezervejo de Okao) kaj Usono (Internacia fondaĵo por protekto de gruoj). La celo estis enmeto en sovaĝan naturon de breditaj en mallibero birdidoj de blanka gruo, rara specio sub minaco de malapero. D'Arrigo sur sia deltaplano kondukis laŭ planita itinero anaron de gruidoj. La flugo okazis somere de 2002 en Tjumena provinco de Rusio[1][2][3].
La 24-an de majo 2004 d'Arrigo traflugis super Ĉomolungmo, ĉe alteco je 9000 metroj. Unuafoje homo leviĝis per deltaplano super la plej alta monto de la mondo. Same en Himalajo li liberigis al sovaĝa naturo aglidon. En decembro 2005—januaro 2006 d'Arrigo ekspediciis al Andoj. Li longe trejniĝis en Sicilio kune kun kreskigataj de li birdidoj de kondoro, kiujn li nomis Inca kaj Maya, kaj ellaboris specialan tipon de deltaplano kiu imitis flugilon de kondoro. La 31-an de decembro 2005 li traflugis super la monto Akonkagvo. Dum la flugo li praktikis spirmetodon de jogistoj kiun li elprovis dum trejnado en medicina centro de la Itala Aerarmeo. La 6-an de januaro 2006 li faris flugon super la vulkano Tupungato. La flugo okazis ĉe alteco je 9100 metroj, tiel estis farita nova monda rekordo[1].
D'Arrigo planis traflugi super la Monto Vinson en Antarkto kaj liberigi siajn kondorojn al sovaĝejo en Peruo, sed tio jam ne povis okazi.
La 26-an de marto 2006 dum aera spektaklo en aerarmea bazejo en Comiso (Italio) li flugis kiel pasaĝero per duloka malpezmotora aeroplano 3I Sky Arrow kiun stiris lia amiko, eksa piloto de F-104, emerita generalo Giulio De Marchis. Je 11:30 la aeroplano falis disde alteco de 200 metroj sur olivan arbareton, ambaŭ pilotoj pereis tuj[4][5]. Restis lia familio: la edzino Laura Mancuso, du filoj kaj filino.