Anthony R. Dolan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de julio 1948 (76-jaraĝa) en Norwalk |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto ![]() |
Anthony R. DOLAN (naskiĝinte en Norwalk (en:[1]) la 7-an de julio, 1948)[1] estas usona ĵurnalisto, gajninto de la Premio Pulitzer, kaj ĉefparoladverkisto por usona prezidento Ronald Reagan ekde marto 1981 ĝis la fino de la dua kvar-jara administracio de Reagan en 1989.[2] Dolan ankaŭ servis en la Stabejo de la Komitato por Elekti Reagan.
Li gajnis la 1978-an Premion Pulitzer por esplora reportado[2] (en:[2]) por artikolaro pri urba korupteco, eldonita en la ĵurnalo The Stamford Advocate (en:[3]). Dum la administracio de Prezidento George W. Bush, Dolan servis kiel Supera Konsultanto en la Oficejo de la ministro pri eksteraj rilatoj (Decembro 2000 ĝis Julio 2001) kaj Speciala Konsultanto en la Oficejo de la ministro pri defendo (Aŭgusto 2001 ĝis Decembro 2007). Laborante kiel la ĉevparoladverkisto de Reagan, li verkis la paroladojn "Cindroamaso de Historio" (1982) [3], kaj "Malbona Imperio" (1983) [4] (en: [4]).
Lia mortinta frato Terry Dolan (en:[5]) estis kunfondinto kaj prezidanto de la Nacia Komitato de Konservativa Politika Agado (en: [6]) [5].