Antonio de Cabezón | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1510 en Castrillo Mota de Judíos |
Morto | 26-an de marto 1566 (55-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | orgenisto komponisto |
Antonio de Cabezón (30-a de marto 1510 en Castrillo Mota de Judíos; 26-a de majo 1566 en Madrid) estis Hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto. Li validas kiel la plej grava hispana komponisto por klavarinstrumentoj de sia tempo.
Cabezón estis blinda ekde sia infanaĝo, verŝajne ekde la oka vivojaro. En Palencia lin edukis la García de Baeza, orgenisto de la tiea katedralo. Kiel kortegorgenisto de Karlo la 5-a kaj poste de Filipo la 2-a li partoprenis vojaĝojn tra Eŭropo kaj konatiĝis kun gravaj muzikistoj de aliaj kortegoj. Ĉe tio evidente estis reciprokaj influoj, tiel ke Cabezón grave kontribuis same al la Hispana muziko kiel al la muziko por klavarinstrumentoj. Lia verkaro influis la Anglan virginalmuzikon (virginalo: speco de klaviceno)
Inter liaj verkoj troviĝas multnombraj entabulaturigoj, do aranĝoj de polifonia voĉkanta muziko por klavarinstrumentoj (speciale de verkoj de Josquin Desprez), kelkajn tientojn (motetoj instrumentaj surbaze de imitado), kiuj laŭas tiun stilon, kaj krome diferencias (variacioj pri kanzonoj kaj dancoj Francaj kaj Hispanaj). En lia muziko ekkoneblas pluevoluinta polifonio samkiel aparta skribmaniero por klavarinstrumentoj, kvankam la muzikaĵoj ankaŭ estis ludeblaj per harpo aŭ Vihuela (speco de pragitaro). Li ankaŭ komponis kelkajn sakralajn muzikaĵojn.
Lia filo Hernando eldonis lian tutan verkaron en 1578, tiel ke ĝi servu sekvantajn orgenistaj generacioj kiel modelo. En 1557 jam Luis Venegas de Henestrosa publikis en unu kolekto 40 verkojn de Cabezón. En la jaro 1966 oni publikis en Barcelono dank‘ al Higini Anglés novan eldonon, kiu ne estas kompleta, kaj jarojn poste la muzikologisto María Asunción Ester Salas publikis pluan volumon kun la antaŭe mankantaj verkoj.
En lia naskiĝovilaĝo Castrillo de Matajudíos oni dediĉis al li platŝildon sur la centra placo (plaza Mayor). La naskiĝdomon oni konservas, kaj oni ankaŭ povas viziti lian mortlokon.