Anĝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Japanio urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 188 801 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 195 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 58′ N, 137° 5′ O (mapo)34.958722222222137.08033333333Koordinatoj: 34° 58′ N, 137° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 86,01 km² (8 601 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Anĝo, (japane 安城市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Ĉubu, en Gubernio Ajĉio.
En 2019 Anĝo havis populacion de 188 693. En la 1970-aj jaroj Anĝo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Anĝo situas sur ebenaĵo en alto 10 m super la marnivelo. Okazaki troviĝas 8, Niŝio 11, Tojota (urbo) 15, gubernia sidejo Nagojo 29, ĉefurbo Tokio 239 kilometrojn aere laŭ [1].
La areo ĉirkaŭ la aktuala Anĝo estis loĝita ekde la prahistoriaj tempoj. Arkeologoj trovis tumulojn kaj aliajn restaĵojn de la paleolitiko. Dum la mezepoko multaj fortikaĵoj estis konstruitaj en la areo, en 1564 la loko estis batalejo. Dum la Epoko de Edo la areo estis konata pri kotonaj produktaĵoj kaj tekstiloj. En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo kaj oficiale atingis la urbostatuson en 1906. La malfermo de irigacia kanalo transformis la areon en la 1920-aj jaroj kaj en la sekva jardeko formiĝis altnivela agrikulturado komparebla kun Danio. Tiam estiĝis la kromnomo "japana Danio". Anĝo estis levita al urbo en 1952 kaj ĝi aneksis la najbaran urbon en 1967.
Anĝo estas regiona komerca kaj agrikultura centroj. Signifaj agrikulturaj produktoj estas rizoj, tritikoj, sojfaboj, figoj, japanaj piroj kaj kukumoj. Pro proksimeco al la diversaj fabrikoj en la gubernio en Anĝo oni produktas komponentojn al la aŭtindustrio.
En Anĝo en sola akademio okazas la plej altnivela eduko.
La fervojaj kaj aŭtovojaj kontaktoj estas kontentigaj.
Anĝo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1576 milimetrojn.