Apache Continuum | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoro | Apaĉa Programaĵa Fondaĵo |
Lasta stabila versio | 1.3.8 (18-a de septembro 2011) |
Operaciumo | tra-platforma |
Programlingvo | Java |
Lingvo(j) | Ĝavo |
Programtipo | daŭra integrado |
Permesilo | Apaĉa Licenco 2.0 |
Retejo | continuum.apache.org |
Apache Continuum [apaĉi kontijuem] estas libera programo por organizi la integradon (kunmetadon) de programaĵaj elementoj. Ĝi estas evoluigata de la Apaĉa Programaĵa Fondaĵo kaj bone kunlaboras kun ties kunmetilo Maven.
Continuum ruliĝas sur servila komputilo, kiu havas aliron al la programaĵa magazeno, kaj aŭtomate regule plenumas ekzemple jenajn taskojn:
Ĉar Continuum prenas la fontojn de la programpartoj el magazeno, ĝi bezonas liberan (legan) aliron al la magazeno. Tiun ĉi oni indikas en la projekt-konstrua dosiero (pom.xml) en speciala sekcio, nomata scm (angle source code management = fonto-koda administrado). Se por tio necesas pasvorto, ĝi devas esti en la dosiero.
Continuum subtenas la procezon de daŭra integrado, ĉar ĝi ebligas oftan ripetadon de la menciitaj agoj, eĉ post nur malgrandaj modifoj en la programo, kiuj ne pravigus tujan integradon fare de homo.