La arabidopso[1] (Arabidopsis) estas genro en la familio de la brasikacoj. Ili estas malgrandaj angiospermoj parencaj al la blanka brasiko kaj blanka sinapo. Tiu genro estas de granda intereso ĉar ĝi enhavas sablan arabidopson (Arabidopsis thaliana), unu el la model-organismoj uzataj por studado de plantbiologio kaj la unua planto se temas pri havi ĝian tutan genomon sekvencita. Ŝanĝoj en Arabidopsis thaliana estas facile observataj, igante ĝin tre utilan modelon. La amerika spacagentejo, NASA, planis kreskigi sablan arabidopson sur la luno en 2015 [2].
Nuntempe, la genro arabidopso enhavas 9 speciojn kaj krome 8 agnoskitajn subspeciojn. Tiu ĉi limigo estas sufiĉe freŝdata, kaj estas bazita sur morfologiaj kaj molekulajfilogenetikoj de O'Kane kaj Al-Shehbaz (1997, 2003) kaj aliaj. Iliaj eltrovoj konfirmas ke la specioj antaŭe inkluditaj en Arabidopsis faris tiu ĉi polifiletika. La plej freŝdata reklasifikado metas du speciojn antaŭe apartenantaj al Cardaminopsis kaj Hylandra kaj tri specioj de Arabis en arabidopson, sed ekskludas 50 kiuj estas movigitaj en la novajn genrojn Beringia, Crucihimalaya, Ianhedgea, Olimarabidopsis, kaj Pseudoarabidopsis.
Ĉiuj arabidopsospecioj estas indiĝenaj en Eŭropo, dum du specioj havas vastajn arealojn etendiĝantajn en Nordamerikon kaj Azion.
Dum la lastaj du jardekoj, sabla arabidopso estas gajninta multe de intereso de la scienca komunumo kiel model-organismo por scienca esploro pri multaj aspektoj de plantobiologio. The Arabidopsis Information Resource (TAIR, la arabidopsa informa resurso) estas retpaĝo por sablarabidopsa genetika kaj primolekula esploro, kaj La Arabidopsa LibroArkivigite je 2009-09-25 per la retarkivo Wayback Machine estas retpaĝo pri la biologio de tiu specio. En Eŭropo, la modelorganisma centro por la arabidopsaj resursoj de ĝerma plasmo, biokomputiko kaj molekula biologio estas la Nottingham Arabidopsis Stock Centre (Notinhama Arabidopsinventara Centro – NASC) dum en Nordameriko la ĝermplasmaj servoj estas reprezentataj de la Arabidopsis Biological Resource Center (Biologia Arabidopsresursa Centro - ABRC), situanta ĉe la Ohia Ŝtata Universitato. La ordiga sistemo por ABRC estis inkludata en la TAIR-datumaro en junio 2001 dum NASC ĉiam (ekde 1991) estis gastiganta sian propran ordigan sistemon kaj genomo-retlegilon.
Freŝdate, arabidopsaj histoj estis kultivataj en mikrofluidaj aparatoj. Mikrosistemaj aparatoj montras sin promesaj por estonta esploro pri kompreno de la mekanismo de la arabidopsa seksa reproduktado[3].
Disvastiĝo: Orienta Belgujo, Ĉeĥujo, Nordorienta Francujo, Germanujo, Hungarujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Svisujo, Ukrainujo. Pridube ĉeestante en Danujo.
Arabidopsis cebennensis (D.C.)
Disvastiĝo: Sudorienta Francujo.
Arabidopsis croatica (Schott)
Disvastiĝo: Bosnujo, Kroatujo.
Arabidopsis halleri (L.)
A. halleri subsp. halleri
Disvastiĝo: Aŭstrujo, Kroatujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Norda kaj Centra Italujo, Polujo, Romanujo, Slovakujo, Svisujo, kaj Suda Ukrainujo. Verŝajne enmetita en Norda Francujo kaj formortinta en Belgujo.
A. lyrata subsp. petraea (Linnaeus) O'Kane & Al-Shehbaz
Disvastiĝo: Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Anglujo, Germanujo, Hungarujo, Islando, Irlando, Norda Italujo, Norvegujo, Rusujo (Nordokcidenta Rusujo, Siberio kaj Fora Oriento), Skotujo, Svedujo, Ukrainujo, boreala Nordameriko (Alasko kaj Jukonio). Ŝajne formortinta en Polujo.
A. lyrata subsp. kamchatica (Fischer ex D.C.) O'Kane & Al-Shehbaz
Disvastiĝo: boreala Alasko, Canada (Jukonio, Mackenzie-Distrikto, Brita Kolumbio, Norda Saskaĉvano), Aleŭtoj, orienta Siberio, Rusa Fora Oriento, Koreujo, Norda Ĉinujo, Japanujo, kaj Tajvano.
Arabidopsis neglecta (Schultes)
Disvastiĝo: Karpatoj (Polujo, Rumanujo, Slovakujo, kaj najbara Ukrainujo).
Arabidopsis pedemontana (Boiss.)
Disvastiĝo: Nordokcidenta Italujo kaj supozite formortinta, en najbara Sudokcidenta Svisujo.
angle O'Kane Jr, S. L., & Al-Shehbaz, I. A. 1997 : A synopsis of Arabidopsis (Brassicaceae): Novon 7: 323–327.
angle Al-Shehbaz, I. A., O'Kane, Steve L. 2002 : Taxonomy and Phylogeny of Arabidopsis (Brassicaceae). The Arabidopsis Book: 1-22.
angle Martin et al. 2002 : Evolutionary analysis of Arabidopsis, cyanobacterial, and chloroplast genomes reveals plastid phylogeny and thousands of cyanobacterial genes in the nucleus. online version[rompita ligilo]
angle O'Kane Jr, S. L., & Al-Shehbaz, I. A. 2003 : Phylogenetic position and generic limits of Arabidopsis (Brassicaceae) based on sequences of nuclear ribosomal DNA: Annals of the Missouri Botanical Garden 90 (4): 603-612