En grafeteorio, arbigo ĵetas grafeon al arbo. Oni povas difini arbolarĝon per la operacio. La arbo rezultata ankaŭ utilas por rapidigi ian komputadon.
En maŝinlernado, arbigo grave rolas en problemoj, ekzemple probabla inferencio, kaj matrica malkomponado.
La ideon de arbigo unue proponis Rudolf Halin (1976). Poste refoje ĝin malkovris Neil Robertson kaj Paul Seymour (1984). Ĝi estas temo de pluraj studoj ĝis nun.
intuicie, arbigo reprezentas la verticojn de grafeo G per subaroj de arbo tiel, ke la verticoj en G estas najbaroj se nur se iliaj subaroj intersekcas. Tiel ĉi, G iĝas subgrafeo de la intersekca grafeo de la subarboj. La tuta intersekca grafeo estas kordeca grafeo.
Ĉiu subaro rilatas grafea vertico kun aro da arbaj verticoj. Precize, por grafeo G = (V, E), ĝia arbigito estas paro (X, T), kie X = {X1, ..., Xn} estas familio de subaroj de V, kaj T estas arbo, kies vertcioj estas subaroj de Xi, kun la jenaj propraĵoj:[1]
Eble estas pluraj arbigitoj de unu grafeo. Ekzemple, triviala arbigo estas simple vertico kiu enhavas ĉiujn grafeajn verticojn.
Jen estas unu simpla algoritmo por arborigi direktan grafeon. (Por aborigi sendirektan grafen, preterlasu la 1-an paŝon)
La larĝo de arbigo estas la maksimuma kardinalo inter verticoj minus 1. La arbolarĝo tw(G) de grafeo G estas la minimuma larĝo inter ĉiuj eblaj arbigoj ĝiaj. La "minus 1" parto estas por ke la arbolarĝo de arbo estu 1. Aliaj difinoj eblas por arbolarĝo, ekzemple per kordeca grafeo.
Estas NP-plena problemo determini ĉu grafeo G havas arbolarĝon malpli granda ol variablo k.[2] Tamen, se k estas konstanta, oni povas rekoni grafeojn kun arbolarĝo k, kaj konstrui arbigon kun larĝon k por ili en lineara tempo.[3] La algoritmo dependas eksponenciale sur k.