Archibald MACLEISH (naskiĝis la 7-an de majo 1892, en Glencoe, Kantono Cook, Ilinojso, mortis la 20-an de aprilo 1982, en Bostono, Masaĉuseco) estis usona poeto kaj verkisto en la modernisma stilo de poezio.
Archibald MacLeish estas konsiderita unu el la plej grandaj poetoj de la Unua Mondmilito, kune kun la anglaj poetoj Siegfried Sassoon, Rupert Brooke kaj Wilfred Owen.
Li studis la anglan en Universitato Yale kaj poste juron en Universitato Harvard. Dum la Unua Mondmilito li aliĝis al militservo kaj membriĝis en la Usona Ekspedicia Trupo, kiu iris batali en Eŭropo. Unue kiel ambulancisto kaj poste asistanto en medicina bataliono, kaj tiam, direkte al la fino de la milito, li funkciis kiel kapitano en la artileria trupo. Sur la teruraj batalkampoj de Flandrio li travivis la subestajn travivaĵojn de perdo kaj funebro pro la junaj vivoj mallongigitaj. Tiuj travivaĵoj funkciis kiel la bazo por lia kontraŭmilita poezio [1]. Dum la 1920-aj jaroj, li vivis en Parizo. Li sekvis la grandajn usonaj verkistojn de sia generacio, ankaŭ konataj kiel la "perdita generacio". En Parizo li renkontis kaj amikiĝis kun Ernest Hemingway, Gertrude Stein, Scott Fitzgerald, kaj aliaj.
Je lia reveno al Usono, li kontribuis kiel verkisto al la revuo Fortune de 1929 ĝis 1938. Dum kvin jaroj, MacLeish ankaŭ estis ĉefbibliotekisto de la Biblioteko de Kongreso, postenmo kiujn li akceptis ĉe la instigado de prezidanto Franklin D. Roosevelt [2]. De 1949 ĝis 1962, li estis profesoro pri retoriko kaj parolado en Universitato Harvard. Li ankaŭ ricevis tri Premiojn Pulitzer por siaj verkoj.
Dum lia tempo en Parizo, MacLeish estis forte influita per la poezio de T. S. Eliot kaj Ezra Pound kaj estas tial ofte asignita al la tradicio de la "Waste Land" poetoj [3].
Kelkaj kritikistoj tamen neas al lia verko ajnan originalecon. Tamen lia poemo Ars Poetica (komparu ĝin kun la samnoma poemo de Krzysztof Kamil Baczyński) enhavas unu el la plej rigoraj - se ne ĝuste subtilaj - formuliĝoj de la modernisma poetiko : "Poemo ne devus signifi / sed esti."
En sia poemo You, Andrew Marvell, kun kies titolo li alparolas ĉi tiun 17-a jarcentan metafizikan poeton laŭnome, li referencas al la fama poemo de Marvell To his coy mistress. Kiel Blanke indikas en sia interpreto, MacLeish ĉi tie "eniras la fluon de tempo kiel la amanto de Marvell, nekapabla trovi lokon kie li estas sekura de la perdo de spaco kaj tempo kiel la 17-a-jarcentaj metafizikistoj povas por MacLeish, "la ago de amo kiel tia, sed nur ĝia imagiva senmortigo, transcendas tempon.” [4]
MacLeish ankaŭ skribis kelkajn radioteatraĵojn.