Armadillidium vulgare, alinome rulcimo, pilolcimo estas disvastigita en Eŭropo specio de onisko. Ĝi estas la plej amplekse esplorita surtera specio de izopodo.
Armadillidium vulgare kreskas ĝis longeco de 18 milimetroj, kaj povas ruliĝi en pilkon kiam ĝenita. Ofte oni konfuziĝas inter ĝi kaj pilolmilpieduloj kiel Glomeris marginata.[3] Oni povas distingi ĝin de Armadillidium nasatum kaj Armadillidium depressum laŭ tio ke tiuj du specioj ne fermiĝas en fermitan pilkon sed lasas etan breĉon, dum Armadillidium vulgare povas fermiĝi en pilkon senbreĉan.[4]
Armadillidium vulgare povas elteni pli sekan medion ol multaj aliaj specioj de oniskoj, kaj ĝi lokiĝas nur ĉe kretoplenaj grundoj aŭ apudmare.[3] Ĝi manĝas ĉefe putriĝantan plantaĵon, sed ankaŭ manĝas likenojn kaj algojn de arboŝeloj kaj muroj.[5]
Ĝi kapablas je termoregulado per sia konduto. Ĝi preferas sunbrilon dum temperaturoj malaltas, sed restas en ombroj dum temperaturoj altas. Temperaturoj malpli ol —2 °C kaj pli ol 36 °C mortigas ĝin.[6]A. vulgare estas malpli vundebla pro malvarmo dumnokte, kaj eble eniros staton de dormiĝo por travivi temperaturojn kiuj alikaze mortigus.[6]
A. vulgare estas endemia en Eŭropo, speciale en la Mediteranea regiono.[2] En la Unuiĝinta Reĝlando, A. vulgare estas tre ofta en Suda Anglio kaj Orienta Anglio, sed troviĝas ofte nur en apudmaraj partoj de la nordo.[7] Ankaŭ en Irlando, A. vulgare estas tre ofta en la sudo kaj oriento, sed pli malofta en la nordo kaj okcidento.[7]
A. vulgare ankaŭ enkondukiĝis en multaj lokoj de Nordameriko, kie ilia loĝdensoj povas atingi po 10 000 izopodojn en unu kvadrata metro.[8] Ĝi nun estas unu de la plej abundaj nevertebrulaj specioj en la apudmaraj herbejoj de Kalifornio.[9] Ĝi ankaŭ enkondukiĝis malpli grandskale en aliaj mondopartoj.[2]
Pro iliaj kuriozaj sed ne minacaj aspektoj, ofte homoj, precipe infanoj, konservas ilin kiel dombestojn. Oni bredas ilin cele al diversaj koloroj. Unu bredraso nomiĝas "Punta Cana", kaj ofte oni nomas ĝin per specia klasifikilo Armadillidium sordidum, tamen aliaj insistas ke ĝi estas nur bredraso de A. vulgare.[10] Por konservi rulcimon kiel dombeston necesas malseka loĝejo kun limigita lumo kaj abundaj putriĝantaj plantaĵoj.[11] Ofte ili povas vivi ĝis tri jaroj.[12] Ofte plenkreskulaj homoj kiuj ne konsideras rulcimojn kiel ŝatokupaĵojn ne deziras la ĉeeston de ili endome, tamen ili estas senĝenaj.[12]
↑ 6,06,1Roberto Refinetti (1984). “Behavioral temperature regulation in the pill bug, Armadillidium vulgare (Isopoda)”, Crustaceana47 (1), p. 29–43. doi:10.1163/156854084X00298.
↑ (2008) “Effects of the exotic crustacean, Armadillidium vulgare (Isopoda), and other macrofauna on organic matter dynamics in soil microcosms in a hardwood forest in central Florida”, The Florida Entomologist91 (2), p. 328–331. doi:[[doi:10.1653%2F0015-4040%282008%2991%5B328%3AEOTECA%5D2.0.CO%3B2|10.1653/0015-4040(2008)91[328:EOTECA]2.0.CO;2]].
↑Oscar H. Paris (1963). “The ecology of Armadillidium vulgare (Isopoda: Oniscoidea) in California grassland: food, enemies, and weather”, Ecological Monographs33 (1), p. 1–22. doi:10.2307/1948475.
↑ (2009) The Tarantula Keeper's Guide: Comprehensive Information on Care, Housing, and Feeding. Barron's Educational Series, p. 181–183. ISBN 978-0-7641-3885-0.