Armin T. Wegner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Armin Theophil Wegner |
Aliaj nomoj | Johannes Selbdritt • Ömer-Tarik • Klaus Uhler • Klaus Uhlen |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1886 en Elberfeld |
Morto | 17-an de majo 1978 (91-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Irene Kowaliska (en) (1945–1978) Lola Landau (en) (1920–1939) |
Amkunulo | Irene Kowaliska (en) |
Infano | Michele Wegner (en) ( Irene Kowaliska (en) ) |
Okupo | |
Okupo | fotisto kuracisto rezistobatalanto verkisto aŭtoro |
Armin Theophil WEGNER (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1886 en Elberfeld, mortinta la 17-an de majo 1978 en Romo) estis germana ĵurnalisto kaj verkisto.
Pro volo fariĝi kamparano li interrompis la gimnazian frekventon; en 1908 li tamen trapasis la abiturientan ekzamenon antaŭ studo de jursciencoj kaj politika ekonomio en Vroclavo, Zuriko, Parizo kaj Berlino. En 1914 li doktoriĝis.
Sekvis laboroj diversaj (ekz. en Marsejlo en haveno, ĉe Max Reinhardt en aktorad-lernejo) kaj dum la Unua mondmilito estis li sukuristo en Polujo kaj Turkujo. Tie li estis okulatestanto de la armena genocido. Kontraŭ tio li publike protestis skribante leteron al prezidanto Woodrow Wilson.
Post 1918 li engaĝiĝis en grupo de Kurt Hiller "Politischer Rat geistiger Arbeiter", sed ankaŭ ĉe "Gruppe revolutionärer Pazifisten"kaj "Bund der Kriegsdienstgegner". Dum la 1920-a jaroj li vojaĝis tra Eŭropo, Afriko kaj la Proksima Oriento motorcikle. Li iĝis redaktoro de la periodaĵo "Der neue Orient". En 1933 li protestis per letero adresita al Adolf Hitler kontraŭ la persekuto de judoj kio malpermesigis la legadon de liaj verkoj en Germanujo. Li estis torturita kaj vidis la koncentrejojn de Oranienburg, Börgermoor (apud Surwold) kaj Lichtenburg (apud Prettin). En 1934 li sukcesis fuĝi al Britio kaj iris en 1936 al Palestino, en 1937 al Italujo. Inter 1941 kaj 1943 li estis docento pri la germana ĉe la universitato de Padovo uzante malkorektan nomon.
Lia verkaro remodis en la 1970-a jaroj; tiam li mem ankoraŭfoje kelkajn aĵojn verkis. Li skribis poemojn, prozaĵojn, vojaĝliteraturon, romanojn.