Arthur Sullivan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Arthur Seymour Sullivan |
Naskiĝo | 13-an de majo 1842 en Londono |
Morto | 1-an de aŭgusto 1903 (61-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | Kora malsufiĉo ![]() |
Tombo | Katedralo de Sankta Paŭlo ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando ![]() |
Alma mater | Reĝa Akademio de Muziko Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko Duke of York's Royal Military School (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Thomas Sullivan (en) ![]() ![]() |
Patrino | Mary Clementina Coghlan (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento orgenisto muzikinstruisto ![]() |
Verkoj | Trial by Jury The Sorcerer H.M.S. Pinafore The Pirates of Penzance Patience Iolanthe Princess Ida The Mikado Ruddigore The Yeomen of the Guard The Gondoliers The Lost Chord |
Sir Arthur Seymour Sullivan (naskiĝis la 13-an de majo 1842 en Londono, mortis la 22-an de novembro 1900 en Londono) estis angla komponisto, muziksciencisto, orgenisto kaj dirigento.
Arthur Sullivan studis – post kiam li sukcese kantis (i.a. kiel ĉefkantanto) ĉe la Chapel Royal (Reĝa Kapelo) - ekde 1856 ĉe la „Royal Academy of Music“ (reĝa muzikakademio) en Londono, i.a. kun John Goss, samkiel ekde 1858 ĝis 1861 ĉe la Lepsika Konservatorio. Tie li ricevis instruon de Ignaz Moscheles kaj Carl Reinecke.
En 1876 Sullivan fariĝis direktoro de la "National Training School of Music" (poste "Royal College of Music") kaj ricevis la titolon honordoktoro de la Universitato de Kembriĝo. Ankaŭ la Universitato de Oksfordo donis al li ĉi tiun titolon en 1879.
En 1883 reĝino Viktorino nomumis lin kavaliro.
Dum 18 jaroj, inter 1880 kaj 1898 li direktis la muzikfestivalon en Leeds.
Sullivan famiĝis precipe pro la kunlaboro kun la libretisto William Schwenck Gilbert, komencita en 1871 kaj daŭra ĝis 1896, kun kiu li verkis 14 komikajn operojn (respektive operetojn). Krom teatraj verkoj li precipe komponis orkestromuzikon, interalie simfonion, ĥorkomponaĵojn, ĉambromuzikon, multajn himnojn kaj kantojn.