Asín | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50619 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 17′ N, 1° 3′ U (mapo)42.283691-1.0466465Koordinatoj: 42° 17′ N, 1° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 584 m [+] | ||
Areo | 18,466539 km² ( 184 6.6 539 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Asín [+] | |||
Asín [aSIN] estas municipo de la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo de la regiono Aragono, Hispanio, je 95 kilometroj de Zaragozo, regiona kaj provinca ĉefurbo. Ĝi havas municipan areon de 18,4 kvadrataj kilometroj, estis 106 loĝantoj en la jaro 2008, kaj estas 5,82 loĝ/km². Ĝia poŝtkodo estas 50619. [1]
La komunumo Asín limas norde kun Luesia, oriente kun Orés, sude kun Farasdués, kaj okcidente kun Malpica de Arba. La plej grandaj kaj plej proksimaj urboj al Asín estas Ejea de los Caballeros, je 22,2 km en la sudo kaj Uncastillo, 24,4 km norde. Ĝia alteco sur la marnivelo estas 584 m. [1]
Ĝian municipan teritorion trairas de nordo al sudo la rivero Farasdués, kiu enfluas en la riveron Arba de Luesia inter Farasdués kaj Rivas, kiuj apartenas al municipo Ejea de los Caballeros. Asín estas malnova urbo situanta sur la maldekstra bordo de la rivero Agonías, en valo mallarĝa kaj frondo-riĉa. [2]
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
336 | 387 | 430 | 460 | 449 | 429 | 338 | 190 | 129 | 115 | 100 | 107 |
Post longdaŭra periodo de malkresko, la populacio stabiliĝis. En 2019 estis 110 loĝantoj. [4]
Asín estis konkerita fare de la reĝo Sancho Ramírez (1064-1094) kaj la unuaj setlantoj, kiuj donis al tiu loko sian nomon (de la "Asín" genlinio), estis origine de la valo "Broto". [2] En la jaro 1132 Asín akiris sian unuan popolĉarton de la aragona reĝo Alfonso la 1-a, nomita "La Batalanto", konfirmita denove en 1320 fare de la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono.
La 24-an de decembro 1425, per juĝa verdikto de la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono, li devigis al Juan Fernández de Heredia kaj al Antonio de Urrea, vendi la urbeton Asín al la Ĉefepiskopejo de Zaragozo kontraŭ 22 500 salajroj.
Diversaj funebraj steleoj estis trovitaj en ĝia teritorio. Oni povas vidi kelkajn el ili en la "Provinca Muzeo de Zaragozo". [2]