Ashapurna Devi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
আশাপূর্ণা দেবী | |||||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1909 en Kolkato | ||||
Morto | 12-an de julio 1995 (86-jaraĝa) en Kolkato | ||||
Lingvoj | bengala vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kolkato ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Prothom Protishruti vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ashapurna DEVI [aŝapurna devi] (naskiĝis la 8-an de januaro 1909 en Begampur, Hooghly, Okcident-Bengalo, Barato; mortis la 13-an de julio 1995 en Kolkato, Okcident-Bengalo) estis fekunda barata verkistino en la bengala lingvo. Laŭ unu takso, ŝi verkis 175 romanojn, 30 novelarojn, 47 infanlibrojn, kaj 25 aliajn librojn.
Ŝiaj verkoj havas fortan inan fokuson. En ŝia plej fama romanaro — la trilogio de Pratham Pratisruti (1964), Subarnalata (1966), kaj Bakul Katha (1973) — ŝi esploras la ŝanĝiĝantan inan mondon kaj identigon en la subpreme patriarka socio de la 20a jarcento en Barato.
Pro la romano Pratham Pratisruti ("La unua promeso"), Ashapurna Devi iĝis la unua ina premiito (en 1976) de la premio Gjanpith, la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro.